La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Nu, kial neniu el tiuj kapriculinoj igis min forgesi la unuan amatinon de mia koro? Eble ĉar neniu el ili havis tajdajn okulojn, nek la okulojn de oblikva, trompa ciganino. Sed ne ĉi tiu estas propre la cetero de la verko. La cetero estas scii, ĉu tiu Capitu de plaĝo Gloria jam enestis en tiu de Matacavalos, aŭ ĉu ĉi-lasta ŝanĝiĝis en la unuan pro ia incidento. Se Jesuo, filo de Sirah[89] scius pri miaj unuaj ĵaluzoj, tiam li dirus al mi, kiel en ĉap. 9, vers. 1: “Ne estu ĵaluza je la virino de via koro, ne instruu al ŝi ion malbonan: ĝi trafus vin.” Sed mi pensas, ke ne, kaj vi konsentos kun mi; se vi bone memoras pri la knabino Capitu, tiam vi rekonos, ke unu jam enestis en la alia, kiel frukto en ŝelo.
Kaj, nu, kiu ajn estas la solvo, restas unu afero, kaj ĝi estas la resumo de la resumoj, aŭ la cetero de la ceteroj, nome, ke mia unua amikino kaj mia plej granda amiko, tiel sindediĉaj kaj same tiel amataj, laŭ la volo de destino kuniĝis por trompi min... Malpeza estu al ili la tero! Ek al la Historio de la Periferiaj Kvartaloj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.