La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Subite, post la cerbumado, ŝi fikse rigardis min per la tajdaj okuloj kaj demandis, ĉu mi timas.
– Timas?
– Jes, mi demandas, ĉu vi timas.
– Timas kion?
– Timas ricevi batojn, arestiĝon, lukti, iradi, labori...
Mi ne komprenis. Se ŝi dirus al mi, simple: “Ni foriru!”, eble mi obeus aŭ ne; ĉiuokaze, mi komprenus. Sed tiun demandon, malprecizan kaj senbazan, mi ne povis kompreni.
– Sed... mi ne komprenas. Ricevi batojn?
– Jes.
– Ricevi batojn de kiu? Kiu batos min?
Capitu faris senpaciencan geston. La tajdaj okuloj ne moviĝis kaj ŝajne kreskis. Sen scio pri mi mem, kaj sen emo redemandi al ŝi, mi ekkonjektis, de kie venos al mi batoj, kaj kial, kaj ankaŭ kial mi estos arestita, kaj kiu arestos min. Dio savu min! Enmense mi vidis la arestejon, nome senluman, malpuran domon. Same mi vidis ŝiparestejon, la soldatejon de Barbonos[34] kaj la punkorektejon. Ĉiuj ĉi belaj sociaj institucioj volvis min per sia mistero, kaj tamen la tajdaj okuloj de Capitu plu kreskis al mi, tiamaniere, ke ili igis min tion tute forgesi. La misfaro de Capitu estis, ke ŝi ne lasis ilin senfine kreskadi, male, ŝi ilin malgrandigis ĝis normala grandeco kaj laŭkutime ekmovis ilin. Capitu refariĝis tia, kia ŝi estis, ŝi diris al mi, ke ŝi ŝercas, ke ne praviĝas afliktiĝo kaj per ĉarma gesto ŝi ridete frapis al mi la vizaĝon kaj diris:
– Timemulo!
– Ĉu mi? Sed...
– Nenio, Benĉjo. Do, kiu emus bati aŭ aresti vin? Pardonu, hodiaŭ mi estas iom freneza; mi emas ŝerci, kaj...
– Ne, Capitu; vi ne ŝercas; ĉi-okaze, ni ambaŭ ne emas ŝerci.
– Vi pravas, tio estis nura frenezaĵo; ĝis revido.
– Kiel do ĝis revido?
– Al mi revenis kapdoloro; mi metos citronpecon sur la tempiojn.
Si tion faris kaj denove ligis la tukon sur la frunto. Poste, ŝi akompanis min al la korto por adiaŭo; sed tie ni restis ankoraŭ kelkajn minutojn, sidante ĉe la rando de puto. Ventis, la ĉielo estis nuba. Capitu denove parolis pri nia disiĝo kiel pri certa kaj definitiva fakto, kvankam mi, pro ĉi-koncerna timo klopodis kuraĝigi ŝin. Kiam ŝi ne parolis, Capitu strekis sur la grundo nazojn kaj profilojn per bambustango. De kiam ŝi interesiĝis pri desegnado, tio estis unu ŝia amuziĝo; ĉio taŭgis al ŝi kiel papero kaj krajono. Ĉar ili memorigis min pri niaj nomoj strekitaj de ŝi sur la muro, tial mi emis fari la samon surgrunde, kaj mi petis de ŝi la bambustangon. Si ne aŭdis min, aŭ ne konsentis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.