La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Nek mi, nek vi, nek ŝi, nek iu ajn alia homo en ĉi tiu historio povus ion plian respondi, ĉar certe la destino, kiel ĉiuj dramistoj, antaŭinformas nek la intrigojn, nek la finojn. Ili alvenas siatempe, ĝis la kurteno falas, lumoj estingiĝas kaj ĉeestantoj iras dormi. En tiu artspeco estas eble io reforminda, kaj mi proponus, kiel provon, ke teatraĵoj komenciĝu per la fino. Otelo mortigus sin kaj Desdemonan en la unua akto, la sekvontaj tri destiniĝus al malrapida, malkreskanta agado de ĵaluzo, kaj al la lasta restus nur la komencaj scenoj de minacoj de la turkoj, la klarigoj de Otelo kaj Desdemona, kaj la bona konsilo de la subtila Iago: “Metu monon en la monujon.” ĉi tiel, ĉeestanto unuflanke trovus en teatro la kutiman ŝaradon al ĝi atribuatan de gazetoj, ĉar la lastaj aktoj klarigas la finon de la unua, nome iaspecan ĉefideon, kaj aliflanke li irus liten kun bona impreso pri mildo kaj amo:
Ŝi amis tion, kio min afliktis,
Mi amis ŝian kompatemon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.