La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Jam nun mi ne ellitigos la malsanulinon antaŭ ol rakonti tion, kio okazis al mi. Post kvin tagoj, mia patrino vekiĝis matene tiel perturbita, ke ŝi ordonis venigi min el la seminario. Vane diris onklo Cosme:
– Franjo Gloria, vi senkaŭze ektimas, la febro iros for...
– Ne! Ne! Venigu lin! Eble mi mortos, kaj mia animo ne saviĝos, se Benĉjo ne staros apud mi.
– Ne timigu lin.
– Do nenion diru al li, sed venigu lin tuj, tuj, ne prokrastu.
Oni supozis, ke temas pri deliro; sed ĉar ne estis granda ĝeno venigi min, tial Jose Dias ricevis la sciigan taskon. Li eniris tiel konsternita, ke li timigis min. Li private rakontis al la rektoro tion, kio okazis, kaj mi ricevis permeson hejmeniri.
Surstrate ni iris en silento, li ne ŝanĝis la kutiman paŝon – premiso antaŭ konsekvenco, konsekvenco antaŭ konkludo – , sed kun klinita kapo kaj suspirado, dum mi timis trovi sur lia vizaĝo ian krudan, senrevenan informon. Li parolis al mi pri la malsano nur kiel pri io simpla; sed la alvoko, la silento, la suspiroj eble signifis ion plian. La koro al mi batis forte, la kruroj ŝanceliĝis, foje mi timis fali...
La korprema volo aŭdi la veron implikiĝis en mi kun la timo ĝin scii. Unuafoje morto aperis al mi tiel proksime, min envolvis, min fronte rigardis per siaj malhelaj, kavaj okuloj. Laŭ mia irado sur tiu Strato Barbonos, pli kaj pli timegigis min la ideo alveni hejmen, eniri, aŭdi ploron, vidi kadavron... Ho! Mi neniam povus ĉi tie elmontri ĉion, kion mi sentis dum tiuj teruraj minutoj. Kvankam Jose Dias iradis treege malrapide, la strato ŝajne malaperis sub miaj piedoj, domoj preterflugis ambaŭflanke, kaj trumpeto, kiu tiumomente sonis en la soldatejo de ĉiamaj Urbaj Soldatoj ehiĝis en miaj oreloj kiel la trumpeto de lasta juĝo.
Mi iris, alvenis al la Arkoj[45], sekvis laŭ Strato Matacavalos. La domo ne situis tie proksime, sed trans Strato Invalidos, proksime al Strato de Senato. Tri-kvar-foje, mi emis demandi mian kunulon, sed ne aŭdacis malfermi la buŝon; sed nun mi jam eĉ ne volis tion. Mi nur paŝadis, akceptante plejan malbonon, kiel agon de destino, kiel ion neeviteblan ĉe homa estaĵo, kaj tiam Espero, por kontraŭbatali Teruron, sekrete flustris al mi en la koron ne ĉi tiajn vortojn, ĉar nenion similan al vortoj ĝi kunmetis, sed ideon tradukeblan per ĉi tiuj: “Se panjo mortos, finiĝos seminario.”
Leganto, tio estis fulmo. Gi same lumigis la nokton kiel ĝi malaperis, kaj mallumo fariĝis eĉ pli densa, kaŭze de la pento, kiu restis en mi. Gi estis sugesto de voluptemo kaj egoismo. Fila sento svenis momenton, pro la perspektivo de certa libereco, pro malapero de ŝuldo kaj de ŝuldanto; tio estis apenaŭ momento, malpli ol momento, centono de momento, tamen sufiĉe por aldoni penton al mia angoro.
Jose Dias suspiris. Foje li rigardis min tiel kompateme, ke ŝajnis al mi, ke li divenis pri mi, kaj mi emis peti, ke li diru tion al neniu, ke mi punos min, ktp. Sed la kompato kunportis tiom da amo, ke tio ne povus esti bedaŭro pro mia peko; sed do, temis nepre pri la morto de mia patrino... Mi eksentis grandan angoron, premon ĉe la gorĝo, kaj mi ne plu eltenis, mi tiam ploris.
– Kio, Benĉjo?
– Panjo...?
– Ne! Ne! Kia ideo! ŝi fartas malbonege, sed ne mortige, kaj Dio ĉion povas. Sekigu la okulojn, ĉar estas malbele, ke junulo viaaĝa iras surstrate plorante. Certe ĝi estas negrava afero, ia febro... Febroj same forte atakas, kiel ili foriĝas... Ne per la fingroj, ne; kie estas la poŝtuko?
Mi sekigis la okulojn, kvankam el ĉiuj vortoj de Jose Dias nur unu restis en mia koro; ĝi estis tiu malbonege. Poste, mi konstatis, ke li emis diri nur malbone, sed uzado de superlativo longigas la buŝon, kaj pro amo al la frazo Jose Dias kreskigis mian malĝojon. Se vi trovos en ĉi tiu libro ion similan, avertu min, leganto, por ke mi korektu ĝin en proksima eldono; nenio estas pli malbela ol doni krurojn longegajn al ideoj mallongegaj. Mi sekigis la okulojn, mi ripetas, kaj mi plu iris, nur malpacienca alveni hejmen kaj pardonpeti al mia patrino por mia fia penso. Fine ni alvenis, eniris, mi supreniris tremante la ses ŝtupojn de la ŝtuparo, kaj post nelonge, kliniĝinte super la lito, mi aŭdis la amemajn parolojn de mia patrino, kiu tre premis al mi la manojn kaj nomis min filo. Ŝi brulis, ŝiaj okuloj ardis antaŭ la miaj, ŝi tuta ŝajne konsumiĝis de interna vulkano. Mi surgenuiĝis apud la lito, sed ĉar ĝi estis alta, mi restis for de ŝiaj karesoj:
– Ne, mia filo, stariĝu, stariĝu!
Al Capitu, kiu estis en la dormoĉambro, plaĉis mia eniro, miaj gestoj, paroloj kaj larmoj, laŭ tio, kion ŝi poste dirs al mi; sed ŝi kompreneble ne konjektis pri ĉiuj kaŭzoj de mia afliktiĝo. Enirinte en mian dormoĉambron, mi ekpensis ĉion diri al mia patrino, tuj kiam ŝi resaniĝos, sed ĉi tiu ideo ne mordis min, ĝi estis pura fantazio, ago neniam farota, eĉ se la peko plej akre doloros min. Tiam, kondukite de pentemo, mi uzis ankoraŭfoje mian malnovan rimedon de spiritpromesoj kaj mi petis de Dio, ke Li pardonu min kaj savu la vivon de mia patrino, kaj mi preĝos al li du mil Patroniajn. Vi, pastro, kiu min legas, pardonu ĉi tiun rimedon; ĝi estis lastfoje uzita. La krizo en kiu mi estis, krom kutimo kaj fido, ĉion eksplikas. Ili estis pliaj du mil; kien flugis la antaŭaj? Mi pagis nek unujn, nek aliajn, sed elirinte el pluraj, veremaj animoj, tiaj promesoj ŝajnas konfida mono – eĉ se la ŝuldanto ne pagas por ĝi, tamen ĝi valoras tion, kion ili montras.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.