La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
En la dormoĉambro, dum mi malplenigis la valizon kaj prenis la bakalaŭran dokumenton el la skatolo, mi pensadis pri feliĉo kaj gloro. Mi antaŭvidis geedziĝon kaj sukcesan karieron, kun la helpo de Jose Dias, silentema kaj zorgema. Nevidebla feino tien malsupren venis kaj diris al mi per voĉo same mola kaj varmeta: “Vi estos feliĉa, Benĉjo, vi ja estos feliĉa”.
– Kaj kial vi ne estus feliĉa? – demandis Jose Dias, rektigante la trunkon kaj rigardante min.
– Ĉu vi aŭdis – mi demandis, kaj ankaŭ mi starigis min, surprizite.
– Aŭdis kion?
– Ĉu vi aŭdis voĉon, kiu diris, ke mi estos feliĉa?
– Amuze! Vi mem tion diras...
Ankoraŭ nun mi povas ĵuri, ke la voĉo estis de feino, kompreneble feinoj estas forigataj el fabeloj kaj el versoj, eniras en homajn korojn kaj parolas el interne. Ĉi tiun, ekzemple, mi multfoje aŭdis, klare kaj aparte. Eble ŝi estas kuzino de skotaj sorĉistinoj: “Vi estos reĝo, Makbeto!”[62] – “Vi estos feliĉa, Benĉjo!” Fine, tio estas la sama antaŭdiro, laŭ sama universala, eterna kantaĵo. Kiam mi revenis de mia surpriziĝo, tiam mi aŭdis la ceteran paroladon de Jose Dias:
– ... Vi estos feliĉa, kiel vi meritas, kiel vi meritis tiun diplomon, kiu ne estas ies favoro. La distingiĝo, kiun vi atingis en ĉiuj lernobjektoj tion pruvas; mi jam raportis al vi, ke mi aŭdis de la buŝo de la profesoroj, private, plej grandajn laŭdojn. Krome, feliĉo ne estas nur gloro, ĝi estas ankaŭ io alia... Ho! vi ne ĉion konfidis al la maljuna Jose Dias! La kompatinda Jose Dias jen estas flanken lasita, li estas ia elsuĉita anakardio, li nenion valoras; nun valoras novuloj, la familio Escobar... Mi konsentas, ke li estas tre digna, laborema junulo, unuaranga edzo; sed, fine, ankaŭ maljunulo scipovas ami...
– Sed kio?
– Kio? Kiu ne scias ĉion?... Tiu intimeco de najbaroj certe kondukus al ĉi tio, nome al vera ĉielbeno, ĉar ŝi estas anĝelo, ŝi estas granda anĝelo... Pardonu al mi la misaĵon, Benĉjo, tio estis maniero elstarigi la perfektecon de tiu junulino. Antaŭe mi supozis male; mi ne distingis infanajn manierojn disde de esprimiĝoj de karaktero, kaj mi ne vidis, ke tiu petolema knabino, jam kun pensemaj okuloj, estis kaprica floro de sana, dolĉa frukto... Kial ankaŭ al mi vi ne raportis tion, kion aliaj scias, kaj ĉi-hejme estas pli ol komplete divenita kaj aprobita?
– Ĉu panjo fakte aprobas?
– Jen. Lastatempe ni parolas pri tio, kaj ŝi komplezis peti mian opinion. Demandu al ŝi, kion mi diris al ŝi, klare kaj senhezite; demandu al ŝi. Mi diris al ŝi, ke oni ne povus deziri al ŝi pli taŭgan bofilinon, bonan, diskretan, certan, amikeman... kaj neriproĉebla dommastrino. Post la morto de la patrino, ŝi ekzorgis pri ĉio. Padua, kiu nun emeritiĝis, apenaŭ ricevas la salajron kaj ĝin transdonas al la filino. La filino disponas la monon, pagas la kalkulojn, listigas la elspezojn, ĉion zorgas, nutraĵojn, vestojn, lumon; vi jam vidis ŝin pasintjare. Kaj koncerne belecon, vi scias pli bone ol ĉiuj...
– Sed ĉu efektive panjo konsultis vin pri nia geedziĝo?
– Fakte ne; ŝi komplezis demandi al mi, ĉu Capitu estus bona edzino; ja mi responde parolis pri bofilino. S-ino Gloris ne kontraŭis kaj eĉ mienis ride.
– Skribante al mi, panjo ĉiam menciis Capitu.
– Vi scias, ke ili facile kunvivas, kaj pro tio via kuzino estas ĉiam pli ĉagrenita. Eble ŝi nun plej baldaŭ edziniĝos.
– Ĉu kuzino Justina?
– Ĉu vi ne scias? Tio estas onidiroj, kompreneble; sed do, D-ro Joao da Costa vidviĝis antaŭ kelkaj monatoj kaj oni diras (mi ne scias, tion raportis al mi la protonotario), oni diras, ke ili iom inkliniĝas forigi vidvecon, inter si, per geedziĝo. Eble oni konstatos, ke nenio okazas, sed ne estas absurde, kvankam ŝi ĉiam opiniis, ke la doktoro estas ia fasko da ostoj... Do eble ŝi estas tombejo, li ride komentis; kaj tuj serioze: Tion mi diras ŝerce...
Ceteron mi ne aŭdis. Mi aŭdis nur mian internan feinon, kiu al mi ripetadis, sed jam nun sen vortoj: “Vi estos feliĉa, Benĉjo!” Kaj la voĉo de Capitu la samon al mi diris, per malsamaj esprimoj, kaj ankaŭ tiu de Escobar, kiuj ambaŭ al mi konfirmis la informon de Jose Dias laŭ siaj propraj impresoj. Fine, mia patrino, post kelkaj semajnoj, kiam mi iris al ŝi peti permeson por edziĝo, krom la permeso al mi donis egalan profetaĵon, kun redakto propra al patrino: “Vi estos feliĉa, mia filo!”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.