La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Capitu turnis al mi la dorson, la vizaĝon al la speguleto. Mi prenis ŝiajn harojn, kunigis ilin ĉiujn kaj ekglatigis ilin per kombilo, de la frunto ĝis la lastaj ekstremaĵoj, kiuj malsuprenvenis ĝis la talio. Se ŝi starus, tiam ne eblus: vi ne forgesu, ke ŝi estis iomete pli altkreska ol mi, sed eĉ se same alta, tio ne eblus. Mi petis ŝin sidiĝi.
– Sidiĝu ĉi tie, estas pli oportune.
Si sidiĝis. Mi plu glatigis la harojn, tre zorgeme, kaj mi dividis ilin je du egalaj kvantoj, por kunmeti du plektaĵojn. Mi ne tuj kunmetis ilin, rapide, kiel eble supozas profesiaj frizistoj, sed malrapide, tre malrapide, palpe ĝuante tiujn dikajn fadenojn, kiuj estis parto de ŝi. La farado estis mallerta, foje pro sensperto, foje pro intenco malfari ĝin. La fingroj tuŝetis la nukon de la knabino, aŭ la dorson vestitan per indieno kaj la sento estis plezurega. Sed fine la haroj elĉerpiĝis, eĉ se mi volis ilin senfinaj. Mi ne petis de la ĉielo, ke ili estu tiel longaj kiel tiuj de Aŭroro, ĉar mi tiam ankoraŭ ne konis tiun dion, kiun antikvaj poetoj al mi prezentis poste; sed mi deziris ilin kombadi dum ĉiuj jarcentoj, tra jarcentoj, formi du harplektaĵojn, kiuj povus ĉirkaŭvolvi la senfinon, nedireble multajn fojojn. Se ĉi tio ŝajnas al vi troa, malfeliĉa leganto, tio signifas, ke vi neniam kombis knabinon, neniam metis viajn adoleskulajn manojn sur la junan kapon de nimfo... Nimfo! Mi tro mitologias. Antaŭ ne longe, skribante pri ŝiaj tajdaj okuloj, mi skribis “Tetisa”; mi forstrekis “Tetisa”, nun ni forstreku “nimfo”; ni diru nur “amatino”, nome vorton, kiu inkluzivas ĉiujn kristanajn kaj paganajn potencojn. Fine, mi pretigis la du harplektaĵojn. Kie estis la rubando por interligi iliajn ekstremaĵojn? Sur la tablo kuŝis aĉa, ĉifita peco de rubando. Mi kunigis la ekstremaĵojn de la harplektaĵoj, alligis ilin per banto, plibeligis la tuton jen per elstarigo, jen per platigo, ĝis mi ekdiris:
– Jen!
– Ĉu bone?
– Vidu en la spegulo.
Anstataŭ iri al la spegulo, kion faris Capitu, laŭ via penso? Ne forgesu, ke ŝi sidis kun la dorso turnita al mi. Capitu faligis la kapon, tiamaniere, ke mi devis aletendi la manojn kaj teni ŝin; la dorsapogilo de la seĝo estis malalta. Poste mi kliniĝis super ŝin, vizaĝalvizaĝe, sed inverse, la okuloj de unu ĉe la buŝo de la alia. Mi petis, ke ŝi levu la kapon, eble ŝi vertiĝos, lezos la kolon. Mi eĉ diris al ŝi, ke ŝi fariĝis malbela; sed eĉ tia instigo ne movis ŝin.
– Stariĝu, Capitu!
Si ne emis, ŝi ne levis la kapon, kaj tiel ni restis en rigardado reciproka, ĝis ŝi kunigis la lipojn, mi malsuprenigis la miajn, kaj...
Grandioza estis la sento de la kiso; Capitu rapide levis sin, mi deiris ĝis la muro kun iaspeca vertiĝo, senvoĉe, kun la rigardo senluma. Kiam ĝi relumiĝis, mi vidis, ke Capitu rigardas la plankon. Mi nenion aŭdacis diri; eĉ se mi emus, tamen mankus al mi lango. Senmova, kapturna, mi ne disponis geston aŭ impulson por degluiĝi de la muro kaj impeti al ŝi kun mil varmaj, ĉarmaj paroloj... Ne moku al mi mian dekkvinjaran aĝon, rapide maturiĝinta leganto. En sia deksepjara aĝo Des Grieux[31] (kaj pli valoris Des Grieux) ankoraŭ ne pensis pri la diferenco inter seksoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.