La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Post kelkaj monatoj, mi iris al seminario de Sankta Jozefo. Se mi povus kalkuli la larmojn, kiujn mi ploris en la antaŭtago kaj matene, tiam la sumo superus ĉiujn fluintajn ekde Adamo kaj Eva. Estas en ĉi tio iom da troigo; sed konvenas foje emfazi, por kompensi ĉi tiun skrupulan precizecon, kiu min ĝenas. Tamen, se mi limiĝas nur al rememorado de sentoj, tiam mi jam alproksimiĝas al vero; je la dekkvinjara aĝo, ĉio estas senfina. Efektive, kvankam mi estis sufiĉe preparita, tamen mi tre suferis. Ankaŭ mia patrino suferis, sed anime kaj kore; krome, pastro Cabral trovis mezan vojon, nome provi al mi la alvokiĝon; se post du jaroj mi ne montros eklezian alvokiĝon, tiam mi sekvos alian karieron.
– Promesojn oni plenumu laŭ Dia volo. En la okazo, ke Nia Sinjoro neos al via filo la emon, kaj ke vivado en seminario ne plaĉos al li kiel ĝi plaĉis al mi, tiam oni konkludu, ke la Dia volo esta alia. Vi ne povus meti en vian filon, antaŭ la naskiĝo, alvokiĝon, kiun Nia Sinjoro rifuzis al li...
Tio estis koncedo de la pastro. Gi liveris al mia patrino anticipan pardonon, nuligante la ŝuldon per iniciato de la kreditoro. Siaj okuloj ekbrilis, sed la buŝo diris, ke ne. Ne atinginte veturon al Eŭropo kun mi, Jose Dias alkroĉiĝis al plej proksima eblaĵo, kaj apogis la “opinion de S-ro protonotario”; kun la sola diferenco, ke unu jaro ŝajnas al li sufiĉa.
– Mi estas certa – li diris, palpebrumante al mi – ke post unu jaro la eklezia alvokiĝo de nia Benĉjo klare, sendube manifestiĝos. Li ja estos plena pastro. Tamen, se tio ne okazos post unu jaro...
Kaj poste, private al mi:
– Restu tie unu jaron; unu jaro rapide pasas. Se vi sentos nenian emon, tio signifas, ke Dio ne volas, kiel diras la pastro, kaj tiuokaze, mia amiketo, plej taŭga solvo estas Eŭropo.
Capitu same konsilis min, kiam mia patrino informis ŝin pri mia nepra iro al seminario:
– Filino mia, vi perdos vian kunulon de infanaĝo...
Tiel bone efikis tiu maniero nomi ŝin filino (je la unua fojo mia patrino tion faris), ke ŝi eĉ ne havis tempon malĝoji; ŝi kisis al ŝi la manon kaj diris, ke ŝi jam sciis tion de mi mem. Aparte, ŝi instigis min ĉion pacience elteni; post unu jaro ĉio ŝanĝiĝos, kaj unu jaro rapide fluas. Tio ne estis ankoraŭ nia adiaŭo; ĉi tio okazis en la antaŭtago, en maniero, kiu postulas specialan ĉapitron. Nun, mi diras nur, ke laŭgrade kiel ni ligiĝis unu al la alia reciproke, same ŝi grade ligis al si mian patrinon, ŝi iĝis konstante pli proksima kaj amema, ŝi ofte apudestis, ofte sin montris. Mia patrino estis nature simpatia kaj same sentema; ŝi facile sentis doloron aŭ plezuron. Si komencis trovi en Capitu plurajn novajn ĉarmojn, delikatajn kaj rarajn kvalitojn; ŝi donacis al ŝi unu sian fingroringon kaj kelkajn galanteriojn. Ŝi ne konsentis pri portreto, kiel la junulino petis kiel donacon al si; sed ŝi havis miniaturon faritan je ŝia dudekkvinjara aĝo, kaj post iom da hezito, ŝi decidis doni ĝin al ŝi. Ne eblas priskribi la okulojn de Capitu, kiam ŝi ricevis la donacon; ili ne estis oblikvaj, nek tajdaj, sed rektaj, helaj, konsciaj. Ŝi kisis la portreton pasie, mia patrino la samon faris al ŝi. Ĉio ĉi memorigas min pri nia adiaŭo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.