La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2025 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Kiam Padua eniris la vizitĉambron, veninte el la dominterno, tiam Capitu staris, kun la dorso turnita al mi, kliniĝinta al la kudraĵoj, kiel por kolekti ilin, kaj demandis laŭte:
– Sed, Benĉjo, kio estas apostola protonotario?
– Saluton!, – ekdiris la patro.
– Kia ektimo, Dio mia!
Nun la okazaĵo estas la sama; sed se mi ĉi tie fidele rakontas la du okazaĵojn de antaŭ kvardek jaroj, tio estas por montri, ke Capitu regis sin ne nur antaŭ sia patrino; ne pli grandan timon al ŝi kaŭzis la patro. En situacio, kiu senmovigis al mi la langon, ŝi tamen plej naivece uzis la parolon. Mia konvinkiĝo estis, ke ŝia koro batadas nek pli, nek malpli. Si pretekstis ektimiĝon kaj donis al la mieno iom da konsterno; sed ĉar mi ĉion sciis, mi vidis, ke tio estas malvera, kaj mi enviis. Si tuj parolis al la patro, kiu salutpremis al mi la manon, kaj scivolis, kial la filino parolas pri protonotario. Capitu ripetis al li tion, kion ŝi aŭdis de mi, kaj tuj opiniis, ke la patro devas gratuli lin liahejme; ŝi iros al mia hejmo. Kaj kolektinte la kudrilaron, ŝi enkoridoriĝis, infane kriante:
– Panjo, la vespermanĝon, paĉjo alvenis!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2025 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.