La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mi forlasis lin kun la preteksto ludi kaj denove mi ekpensis pri la matena aventuro. Tio estis la plej oportuna sinokupo, sen la latina, kaj eĉ kun la latina lingvo. Post kvin minutoj venis al mi en la kapon kuri al la najbara domo, preni Capitu, malfari ŝiajn harplektaĵojn, refari ilin kaj fine laŭ tiu aparta maniero, buŝo sur buŝo. Trafe, jen, trafe... Nura ideo! Ideo sen kruroj! La aliaj kruroj ne emis kuri, nek marŝi. Longe poste, ili malrapide ekiris kaj min kondukis al la hejmo de Capitu. Veninte tien, mi trovis ŝin en la vizitoĉambro, en la sama ĉambro, sidanta sur kanapo, kun kuseno surgenue, en paca kudrado. Si ne rigardis min fronte, sed kaŝe kaj time, aŭ, se vi preferas la frazeologion de la adoptito, oblikve kaj trompeme. La manoj senmoviĝis post kiam la kudrilon ili enpikis en la tolaĵon. Ĉe la kontraŭa flanko de la tablo, mi ne sciis kion fari; kaj denove forfuĝis de mi la kunportitaj vortoj. Tiel ni pasigis kelkajn longajn minutojn, ĝis ŝi tute demetis la kudraĵon, stariĝis kaj atendis min. Mi venis al ŝi kaj demandis, ĉu la patrino ion diris; ŝi respondis, ke ne. La buŝmovo, per kiu ŝi respondis estis tia, ke eble ĝi igis min alproksimiĝi. Sendube Capitu iom retroiris.
Tio estis okazo por preni ŝin, tiri ŝin kaj kisi ŝin... Nura ideo! Senbraka ideo! Miaj brakoj restis falintaj kaj mortintaj. Mi nenion sciis el la Sankta Skribo. Se mi scius, probable la spirito de Satano igus min doni al la mistika lingvaĵo de Alta Kanto rektan, naturan sencon. Tiuokaze, mi obeus la unuan verson: “Ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo!” Kaj koncerne la brakojn, kiujn mi havis senmovaj, sufiĉus plenumi la verson 6-an de ĉapitro 2-a: “Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, lia dekstra ĉirkaŭprenu min.” Jen vi vidas la kronologion de gestoj. Sufiĉus plenumi ĝin; sed eĉ se mi konus la tekston, tamen la sinteno de Capitu estis nun tiel timema, ke mi dubas, ĉu mi ja ne restus senmova. Tamen, estis ŝi, kiu forprenis min de tiu situacio.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.