La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mi plu nenion atingis, kaj fine mi pentis pri la peto: mi devus sekvi la konsilon de Capitu. Tiam, ĉar mi intencis endomiĝi, kuzino Justina retenis min dum kelke da minutoj, parolis pri la varma vetero, pri la proksima festo de Senpeka Koncipiteco[26], pri miaj malnovaj preĝlibroj, kaj fine pri Capitu. Ŝi ne kritikis ŝin; male, ŝi sugestis, ke ŝi eble fariĝos bela junulino. Ĉar mi jam opiniis, ke ŝi estas belega, mi krius, ke ŝi estas la plej bela estulo en la mondo, se timo ne igus min diskreta. Tamen, ĉar kuzino Justina komencis laŭdi al ŝi la manierojn, la seriozecon, la kutimojn, la sindediĉon al la familianoj, la amon al mia patrino, tial ĉio ĉi incitis, ke ankaŭ mi laŭdu ŝin. Se ne per vortoj, tamen per la jesmovo, kiun mi faris post ĉiu ŝia aserto, kaj certe per la feliĉo, kiu nepre lumigis mian mienon. Mi ne supozis, ke tiel mi konfirmas la suspekton de Jose Dias, kiun ŝi aŭdis posttagmeze, en la vizitĉambro, se entute ŝi mem ne jam suspektis la aferon. Nur en la lito mi ekpensis pri tio. Nur tiam mi rimarkis, ke la okuloj de kuzino Justina, dum mi parolis, ŝajne min palpis, aŭdis, flaris, ĝuis, plenumis ĉiujn sentumtaskojn. Ne povus esti ĵaluzo; inter bubo miaaĝa kaj kvardekjara vidvino ne decus stariĝi ĵaluzo. Estas vero, ke post iom da tempo ŝi aliigis la laŭdojn al Capitu, kaj eĉ iom kritikis ŝin, dirante, ke ŝi estas iom malkvieta kaj oblikve rigardas; sed spite tion, mi pensas, ke ne estis ĵaluzo. Mi anstataŭe pensas... jes... jes, mi pensas ĉi tiel. Mi pensas, ke kuzino Justina trovis en la elmontro de aliulaj sentoj ian malprecizan renaskiĝon de siaj propraj. Oni ĝuas ankaŭ pro la influo de parolantaj lipoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.