La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 104: PIRAMIDOJ

Nun Jose Dias dividis sin inter mi kaj mia patrino, alternigante vespermanĝojn en Gloria kaj tagmanĝojn en Matacavalos. Ĉio bone fluadis. Post dujara edzeco, escepte de la granda ĉagreno, ke mi ne havis idon, ĉio bone fluis. Fakte, mi perdis la bopatron, kaj al onklo Cosme restis malmulte da tempo, sed la sano de mia patrino estis bona; la nia, bonega.

Mi estis advokato de iuj riĉaj domoj, kaj procesoj alvenadis. Escobar multe kontribuis por miaj debutoj en la juĝejo. Li petis helpon de fama advokato, por ke ĉi tiu akceptu min en sian oficejon, kaj li mendis de mi kelkajn prokurojn, ĉio spontanee.

Krome, niaj familiaj rilatoj estis antaŭe faritaj; Sancha kaj Capitu plu tenis post la edziniĝo la amikecon de la lernejo, Escobar kaj mi tiun de la seminario. Ili loĝis en Andaraf[68], kaj tien ili ofte petis, ke ni iru, kaj ĉar ne eblis tion fari tiel ofte, kiel ni volis, tial ni tien iris vespermanĝi iujn dimanĉojn, aŭ ili venis al ni samcele. Ne nur vespermanĝi. Ni ĉiam iris tre frue, tuj post la tagmanĝo, por longe ĝui la tagon, kaj ni disiĝis nur je la naŭa, deka, dekunua horo, se jam ne eblis restado. Nun, kiam mi pensas pri tiuj tagoj en Andaraf kaj Gloria, mi bedaŭras, ke la vivo kaj ĉio cetera ne estas tiel fortikaj kiel la Piramidoj.

Escobar kaj lia edzino vivadis feliĉaj; ili havis filineton. Foje mi aŭdis pri iu aventuro de la edzo, afero pri teatro, mi ne scias pri kiu aktorino aŭ dancistino, sed fakte ĝi okazis, tamen sen skandalo. Sancha estis modesta, ŝia edzo, laborema. Ĉar unu tagon mi diris al Escobar, ke mi bedaŭras ne havi idon, tial li respondis:

– Homo, lasu tion. Dio ilin donos kiam Li volos, kaj se Li neniun donos, tio signifas, ke Li volas ilin por si, kaj plej oportune estas, ke ili restu en la ĉielo.

– Infano, ido estas natura kompletigo de vivo.

– Tiu venos, se estos necese.

Gi ne venis. Capitu ĝin petadis per siaj preĝoj, mi kelkfoje ekvidis min mem en preĝado kaj petado. Mi jam ne faris kiel en infana tempo, nun mi anticipe pagis la promesojn, kiel la lupagojn de la domo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.