La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 124: LA PAROLADO

– Ni foriru, estas tempo...

Tio estis Jose Dias, kiu invitis min fermi la ĉerkon. Ni fermis ĝin kaj mi prenis unu el la teniloj; eksonis la fina bruado. Mi asertas, ke kiam mi alvenis ĉe la pordon, mi vidis helan sunon, amason da homoj kaj ĉaroj, senĉapelajn kapojn, mi ekhavis unu el tiuj miaj impulsoj neniam plenumataj: ĵeti surstraten ĉerkon, mortinton, ĉion. En la ĉaro mi diris al Jose Dias, ke li silentu. En la tombejo mi devis ripeti tion, kion mi faris hejme, nome malligi la rimenojn kaj helpi porti la ĉerkon en la kavaĵon. Pensu, kiel peniga tio estis al mi. Kiam la kadavron oni jam venigis en la kavaĵon, tiam oni alportis kalkon kaj ŝovelilon; vi scias tion, eble vi ĉeestis pli ol unu sepulton, sed kion vi ne scias kaj povas scii neniu el viaj amikoj, leganto, aŭ iu ajn alia fremdulo, tio estas la krizo, kiu min regis, kiam mi vidis, ke ĉiuj min rigardas, kun kvietaj piedoj, atentemaj oreloj kaj post kelkaj momentoj en kompleta silento, sonis malpreciza flustro, kelkaj demandaj voĉoj, signoj, kaj iu homo, nome Jose Dias, kiu al mi diris apude:

– Do, parolu.

Tio estis la parolado. Oni volis la paroladon. Ili rajtis la anoncitan paroladon. Aŭtomate, mi enpoŝigis la manon, elprenis la paperon kaj stumble legis ĝin, ne tutan, ne flue, nek klare; ŝajnis, ke la voĉo en min eniris, anstataŭ elveni, la manoj al mi tremis. Ne nur la nova emocio al mi kaŭzis tion, ĝi estis la teksto mem, la rememoroj pri la amiko, la esprimitaj resopiroj, la laŭdoj al la homo kaj al ties meritoj; ĉion ĉi mi devis diri, kaj mi fuŝe diris. Samtempe mi timis, ke oni divenos mian veron kaj mi klopodis kaŝi ĝin. Mi supozas, ke malmultaj homoj aŭdis min, sed la ĝenerala sinteno estis komprena kaj aproba. La manoj, kiuj min premis estis solidaraj; kelkaj homoj diris: “Tre bela! tre bone! grandioze!” Jose Dias opiniis, ke la elokvento estis je nivelo de pieco. Unu viro, kiu ŝajnis al mi ĵurnalisto, petis de mi permeson kunporti la skribaĵon kaj presigi ĝin. Nur mia granda konsterno rifuzus tian simplan komplezon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.