La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 75: MALESPERO

Mi forkuris de la adoptito, mi forkuris de mia patrino, ĉar mi ne iris al ŝia ĉambro, sed mi ne forkuris de mi mem. Mi rapidis al mia dormoĉambro, kaj mi eniris post mi mem. Mi parolis al mi, mi persekutis min, mi ĵetis min surliten, mi rulis min kun mi mem, kaj ploris, kaj sufokis la singultojn per la bordo de la littuko. Mi ĵuris, ke mi ne iros viziti Capitu tiun vesperon, kaj neniam plu, kaj ke mi fariĝos pastro, nepre. Mi vidis min ordinita, antaŭ ŝi, kaj ŝi ploris pente, kaj ŝi pardonpetis, sed senemocie kaj serene mi tenis min nur spiteme, tre spiteme; mi turnis al ŝi la dorson. Mi epitetis ŝin perversa. Dufoje mi ekkonsciis, ke mi kunpremas la dentojn, kvazaŭ ŝi estus inter ili.

De la lito mi aŭdis ŝian voĉon, ĉar ŝi venis pasigi la ceteran posttagmezon kun mia patrino, kaj kompreneble kun mi, same kiel alifoje; sed malgraŭ plej vigla skuo farita al mi, tio tamen ne igis min elĉambriĝi. Capitu laŭte ridis, laŭte parolis, kiel se ŝi avertus min; mi plu restis surda, sola kun mi mem kaj kun mia spitemo. Mia impulso estis unge piki ŝin je la kolo, ĝisfunde piki ŝin, ĝis vidi, ke ŝia vivo elfluas kun la sango...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.