La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 137: DUA IMPULSO

Se mi ne rigardus al Ezequiel, probable mi nun ne sidus ĉi tie, verkante ĉi tiun libron, ĉar mia unua impulso estis rapidi al la kafo kaj trinki ĝin. Mi eĉ prenis la tason, sed la knabo kisis al mi la manon, kiel kutime, kaj vidi lin kaj lian geston instigis min al alia impulso, kies priskribo estas al mi embarasa; tamen, mi ĉion diru. Vi eĉ nomu min murdkapabla; mi ne neas, nek kontraŭdiras; mia dua impulso estis krima. Mi klinis min kaj demandis al Ezequiel, ĉu li jam trinkis kafon.

– Jes, paĉjo; mi iros al la meso kun panjo.

– Trinku alian tason, nur duonon de taso.

– Kaj paĉjo?

– Mi venigos plian; jen, trinku!

Ezequiel malfermis la buŝon. Mi alproksimigis al li la tason, tiel treme, ke mi preskaŭ elverŝis la enhavon, sed mi decidis engorĝigi al li la likvaĵon, se la gusto malplaĉus al li, aŭ la temperaturo, ĉar la kafo estis malvarma... Sed ia nekonata sento haltigis min. Mi metis la tason sur la tablon kaj subite mi freneze kisis la kapon de la knabo.

– Paĉjo! Paĉjo! – ekkriis Ezequiel.

– Ne, ne, mi ne estas via patro!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.