La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Kiam komenciĝis la antaŭa ĉapitro, Ezequiel ankoraŭ ne estis naskita; kiam ĝi finiĝis, li estis kristano kaj katoliko. Ĉi tiu alia ĉapitro destiniĝas venigi mian Ezequiel al la kvinjara aĝo, kiel bela knabego, kun helaj, jam malkvietaj okuloj, kvazaŭ ili jam volus amindumi ĉiujn junulinojn en la ĉirkaŭaĵo, aŭ preskaŭ ĉiujn.
Do, se vi konsideras, ke li estis la sola, ke neniu alia alvenis, nek certa, nek malcerta, nek morta, nek viva, unu sola kaj nura, tiam vi imagas, kiajn zorgojn ni kaŭzis al ni forprenis de ni la dormadon, kaj kiajn timojn al ni ŝutis la dentokrizoj kaj aliaj krizoj, la plej eta febro, la tuta ordinara vivo de infanoj. Ĉion ni prizorgis, laŭ deco kaj urĝo, kion ne necesus diri, sed ekzistas tiel mallarĝmensaj legantoj, ke ili nenion komprenas, se oni ne rakontas ĉion kaj la ceteron. Ni iru al la cetero.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.