La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 99: LA IDO SAMVIZAĜAS KIEL LA PATRO

Mia patrino, kiam mi revenis kiel bakalaŭro, preskaŭ krevis de feliĉo. Mi ankoraŭ nun aŭdas la voĉon de Jose Dias, kiu rememorigis la Evangelion de Sankta Johano, kaj diris, vidante nin en ĉirkaŭbrakado:

– Virino, jen estas via filo! Filo, jen estas via patrino!

Mia patrino, inter larmoj:

– Fraĉjo Cosme, li samvizaĝas kiel la patro, ĉu ne?

– Jes, li prezentas ion, la okulojn, la trajtojn de la vizaĝo. Li estas kiel la patro, iom pli moderna – li konkludis, moke. – Kaj nun, diru al mi, franjo Gloria, ĉu ne estis pli bone, ke li ne obstinis fariĝi pastro? Vidu, ĉu eblus al ĉi tiu petolulo fariĝi inda pastro?

– Kiel fartas mia anstataŭanto?

– Antaŭen, li ordiniĝos en la proksima jaro, – respondis onklo Cosme. Vi nepre ĉeestos la ordiniĝon; ankaŭ mi, se mia moŝta koro permesos. Decas, ke vi sentu vin en la animo de la alia ulo, kvazaŭ vi mem ricevus la sanktigon.

– Precize! – ekkriis mia patrino. – Sed vidu bone, fraĉjo Cosme, vidu, ĉu li ne faras la saman figuron, kiel mia mortinta edzo. Rigardu, Benĉjo, atente rigardu al mi. Mi ĉiam opiniis, ke vi similas al li, nun multe pli. La lipharoj ja iom malhelpas...

– Jes, franjo Gloria, fakte la lipharoj... sed li tre similas.

Kaj mia patrino kisadis min kun amemo, kiun mi ne scipovas priskribi. Por ĝojigi ŝin, onklo Cosme nomis min doktoro, ankaŭ Jose Dias kaj ĉiuj en la hejmo, la kuzino, la sklavoj, la vizitantoj, Padua, lia filino, kaj ŝi mem ripetadis al mi la titolon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.