La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Destino estas ne nur dramverkisto, ĝi estas mem la enscenigisto, nome ĝi determinas la enscenigon de la roluloj, donas al ili indikkartojn kaj aliajn objektojn kaj faras en la kuliso la signojn respondajn al la dialogo, fulmotondron, ĉaron, pafon. Kiam mi estis juna, oni prezentis en iu teatro, pri kiu mi ne memoras, dramon, kiu finiĝis per la lasta juĝo. La ĉefa figuro estis Ahasvero, kiu en la lasta sceno finis monologon per ĉi tiu ekkrio: “Mi aŭdas la trumpeton de ĉefanĝelo!” Oni aŭdis nenian trumpeton. Hontigite, Ahasvero rediris la parolon nun pli laŭte, por averti la enscenigiston, ke ankoraŭ nenio okazis. Tiam li paŝis al la fundo, ŝajnigante tragikon, sed efektive por paroli al la postkuliso, per mallaŭta voĉo: “La korneton! La korneton! la korneton!” La publiko aŭdis tiun parolon kaj ekridis, ĝis la trumpeto ja sonis, kaj kiam Ahasvero triafoje kriis, ke ĝi estas ĉefanĝela, tiam ŝercemulo en la ĉeestantaro ĉi-malsupre korektis: “Ne, sinjoro, ĝi estas la korneto de la ĉefanĝelo!”
Tiel eblas klarigi mian staradon sub la fenestro de Capitu kaj la preterpason de rajdanta sinjoro, dando, kiel oni tiam kutimis diri. Li rajdis belan, brunan ĉevalon, firme sur la selo, kun bridrimeno en la maldekstra mano, kun la dekstra mano apogita sur la zono, lakitaj botoj, elegantaj figuro kaj sinteno: la vizaĝo ne estis al mi nekonata. Aliaj tiaj uloj estis pasintaj, ankoraŭ aliaj venos poste; ĉiuj direktiĝis al siaj amatinoj. Tiutempe, oni kutimis amindumi surĉevale. Relegu Alencar[49]: “ĉar studento (diris unu el liaj dramroluloj en 1858) ne povas malhavi ĉi tiujn du aĵojn: ĉevalo kaj amatino.” Relegu Alvares de Azevedo[50]. Unu el liaj poemoj celas rakonti (1851), ke li loĝis en Catumbi[51] kaj por viziti amatinon en Catete[52] li luprenis ĉevalon kontraŭ tri milrejsoj... Tri milrejsoj! ĉio forperdiĝas en la nokto de tempo!
Nu, la dando sur beja ĉevalo ne preterpasis kiel la aliaj; tio estis la trumpeto de lasta juĝo kaj ĝi sonis ĝustatempe; tiel agas la Destino, kiu estas mem surscenigisto. La rajdanto ne kontentiĝis per preterpaso, sed li turnis la kapon al nia flanko, al Capitu, kaj li rigardis al Capitu, kaj Capitu al li; la ĉevalo iradis, la kapo de la homo restis turnita malantaŭen. Tia estis la dua dento de ĵaluzo, kiu min mordis. En strikta senco, oni nature admiras belajn figurojn; sed tiu ulo kutimis pasi tie, ĉiun posttagmezon; li loĝis en la antikva Kampo de Aklamo[53], kaj poste... Kaj poste... Vi provu rezoni kun brulanta koro, kiel tiam estis la mia! Mi nenion diris al Capitu; mi haste surstratiĝis, rapidis en mian koridoron, kaj kiam mi rekonsciiĝis, mi troviĝis en la vizitĉambro.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.