La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mi iĝis senpacienca ĝis sabato. Gis tiam la imagaĵo min persekutis, eĉ en plena maldorma stato, kaj tion mi ne mencias ĉi tie por ne tro longigi ĉi tiun parton de la verko. Nur unu mi enmetas, kaj plej vortoŝpare, aŭ prefere nur du, ĉar unu naskiĝis de la alia, aŭ eble ambaŭ konsistigas du duonojn de unu tutaĵo. Ĉio-ĉi estas konfuza, sinjorino legantino, sed kulpas via sekso, kiu tiel konsternis la adoleskecon de kompatinda seminariano. Se ne estus tiel, ĉi tiu verko eble fariĝus simpla paroha raporto, se mi estus pastro, aŭ dioceza normo, se mi estus episkopo, aŭ encikliko, se mi estus papo, laŭ la rekomendo de onklo Cosme: “Do, knabo, revenu papo!” Ho kial mi ne plenumis tiun deziron? Post Napoleono, leŭtenanto kaj imperiestro, ĉiaj destinoj eblas en ĉi tiu jarcento.
Koncerne la imagaĵon, jen ĝi. Ĉar mi kaŝrigardis la petolulojn en la ĉirkaŭaĵo, mi vidis unu el ili, kiu babilis kun mia amikino ĉe la fenestro. Mi kuris tien, li forkuris; mi impetis al Capitu, sed ŝi ne estis sola, ŝi havis la patron apud si, kaj li frotis la okulojn kaj rigardis malĝojigan loteribileton. Ĉar tio ne ŝajnas al mi klara, mi emis peti klarigon, kiam li propravole ĝin liveris; la petolulo portis al li la liston de premioj de loterio, kaj tiu bileto ne premiiĝis. Ĝi havis numeron 4004. Li diris al mi, ke ĉi tiu cifera simetrio estas mistera kaj bela, kaj ke probable la loteria globo misfunkciis; estis neeble, ke ĝi ne entenas la maksimuman premion. Dum li parolis, Capitu donis al mi per la okuloj ĉiajn premiojn, maksimumajn kaj minimumajn. Plej granda premio devus doniĝi per la buŝo. Kaj jen ĉi tie eniras la dua parto de la fantazio. Padua malaperis, kune kun siaj biletesperoj, Capitu kliniĝis eksteren, mi rigardis la straton, ĝi estis senhoma. Mi prenis al ŝi la manojn, balbutis iujn vortojn, kaj mi vekiĝis sola en la dormoĉambro.
La graveco de ĉi tio, kion vi ĵus legis, ne kuŝas en la enhavo mem de la sonĝo, sed en la penado, kiun mi faris por denove endormiĝi kaj daŭrigi ĝin. Absolute neniam vi povos scii pri la energio kaj obstino de mi entreprenitaj por fermi la okulojn, ilin ja kunpremi, ĉion forgesi por dormi, sed mi ne dormis. Ĉi tiu sama penado sendormigis min, ĝis malfrua nokto. Je malfrua horo mi sukcesis ekdormi, sed tiam nek petoluloj, nek loteribiletoj, nek maksimumaj aŭ minimumaj premioj – absolute nenio venis al mi. Mi nenion plian sonĝis tiunokte, kaj mi nenion profitis de la tiutagaj lecionoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.