La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 14: LA SKRIBAĴO

Ĉio, kion mi rakontis fine de la pasinta ĉapitro daŭris apenaŭ unu momenton. Kio sekvis, tio estis eĉ pli rapida. Mi saltis, kaj antaŭ ol ŝi forskrapis la muron, mi legis ĉi tiujn du nomojn, najle sulkitajn kaj ĉi tiel aranĝitajn:

BENTO

Capitolina

Mi turnis min al ŝi: Capitu rigardis al la grundo. Ŝi tuj levis la okulojn, malrapide, kaj ni restis en rigardado unu al la alia... Konfeso de infanoj, vi meritus ja du aŭ tri paĝojn, sed mi ne emas. Fakte, ni nenion diris; la muro parolis, anstataŭ ni. Ni ne movis nin, la manoj etendiĝis iom post iom, ĉiuj kvar, kaj sin reciproke prenis, premis, alkroĉiĝis. Mi ne memoras la precizan horon de tiu gesto. Mi devus memori; mi sentas, ke mankas al mi noto skribita en tiu sama vespero, kiun mi metus ĉi tien, kun la eventualaj skrib-eraroj, malgraŭ ke tiaj ne ĉeestus, pro la diferenco inter la lernanto kaj la adoleskanto. Mi konis la skribregulojn, sed ne supozis pri amreguloj; mi orgiis en la latina lingvo kaj virgis je virinoj.

Ni ne detiris la manojn, kaj ili ne falis de laciĝo aŭ de malstreĉiĝo. La okuloj reciproke sin rigardis kaj sin deturnis, kaj post ĉirkaŭvagado sin remetis unuj en la aliajn... Kiel estonta pastro, mi tiel staradis antaŭ ŝi kvazaŭ antaŭ altaro, kaj unu vango estus Epistolo kaj la alia, Evangelio. La buŝo povus estis la kaliko, la lipoj, la pateno. Mankis nur eldiri la meson en la latino, kiun neniu lernas, kaj estas la katolika lingvo de homoj. Ne konsideru min sakrilegia, mia pia legantino; la pureco de intenco lavos tion, kio estos iom ne kurieca en la stilo. Ni tie staradis kun la ĉielo en ni. La manoj kunigis la nervojn kaj faris el du estuloj unu solan, tamen unu solan serafan estulon. La okuloj daŭre diradis senfinajn diraĵojn, la buŝaj paroloj eĉ ne emis eliĝi, sed revenadis en la koron same silentaj...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.