La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
– Ne! – mi subite ekkriis.
– Kio, ne?
Pasis jam kelkaj silentaj minutoj, dum kiuj mi multe pripensis kaj fine atingis ideon; la tono de la ekkrio estis tamen tiel laŭta, ke ĝi surprizis mian najbarinon.
– Nepre ne okazos tiel – mi plu diris. – Oni diras, ke ni ne havas sufiĉan aĝon por geedziĝo, ke ni estas infanoj, gebuboj, mi jam aŭdis pri gebuboj. Nu; sed du-tri jaroj rapide pasas. Ĉu vi ĵuras ion? Ĉu vi ĵuras, ke vi edziniĝos nur al mi?
Capitu senhezite ĵuris, kaj mi eĉ vidis ŝiajn vangojn ruĝaj de plezuro. Si dufoje ĵuris kaj eĉ triafoje:
– Eĉ se vi edziĝos al aliulino, mi tamen plenumos mian ĵuron kaj neniam edziniĝos.
– Se mi edziĝus al aliulino?
– Ĉio ajn povas okazi, Benĉjo. Eble vi trovos alian junulinon, kiu deziros vin, vi ekamos ŝin kaj edziĝos. Kiel grava mi estas, ke vi tiam rememoru pri mi?
– Sed ankaŭ mi ĵuras! Mi ĵuras, Capitu, mi ĵuras per Dio, Nia Sinjoro, ke mi edziĝos nur al vi. Ĉu tio sufiĉas?
– Gi devus sufiĉi – ŝi diris; – mi ne aŭdacas peti pli. Jes, vi ĵuras... Sed ni ĵuru alimaniere; ni ĵuru, ke ni reciproke geedziĝos, iel ajn.
Komprenu la diferencon; tio estis pli ol elekto de edzo, ĝi estis la konfirmo pri geedziĝo. La kapo de mia amikino scipovis klare, rapide pensi. Fakte, la antaŭa formulo estis limigita, nur ekskluziva. Ni povus daŭre resti fraŭlaj, kiel suno kaj luno, sen malobeo al la ĵuro apud la puto. Ĉi tiu formulo estis pli bona, kaj prezentis la avantaĝon fortigi al mi la koron kontraŭ pastriĝo. Ni ĵuris per la dua formulo kaj ni fariĝis tiel feliĉaj, ke ĉia timo pri danĝero malaperis. Ni estis religiemaj, ni havis la ĉielon kiel atestanton. Mi eĉ jam ne timis la seminarion.
– Se oni tre insistados, tiam mi iros; sed mi konsideros ĝin kiel ordinaran kolegion; mi ne ordiniĝos.
Capitu timis nian disiĝon, sed fine akceptis tiun eblecon, nome la plej bonan. Tiel ni ne afliktos mian patrinon kaj la tempo fluos ĝis eblos la geedziĝo. Male, ia ajn rezisto kontraŭ la seminario konfirmus la denuncon de Jose Dias. Ĉi tiu pripenso ne estis mia, sed ŝia.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.