La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
– Mi nepre devas paroli al vi morgaŭ; elektu lokon kaj informu min.
Mi pensas, ke Jose Dias opiniis mian parolmanieron nekutima. La tono ne sonis tiel ordona kiel mi timis, sed tiaj estis la vortoj, kaj la fakto, ke mi ne demandis, ne petis, ne hezitis, kiel estus konforme al infano kaj al mia kutima stilo, certe pensigis lin pri ia nova homo, kaj pri nova situacio. Tio okazis en la koridoro, kiam ni paŝis al teo. Jose Dias venis plena de legado de Walter Scott, farita matene al mia patrino kaj al kuzino Justina. Li legadis kante kaj ritme. Kasteloj kaj parkoj aperis pli grandaj el lia buŝo, lagoj havis pli da akvo, “ĉiela volbo” montris pliajn kelkajn milojn da brilantaj steloj. En la dialogoj, li alternigis la voĉsonojn, kiuj estis milde basaj aŭ akutaj, laŭ la sekso de interparolantoj kaj modere esprimis amemon kaj koleron.
Kiam li adiaŭis min, en la verando, li diris:
– Morgaŭ, surstrate. Mi devas aĉeti ion, eble vi venos kun mi, mi petos panjon. Ĉu ĝi estos leciontago?
– Leciontago estas hodiaŭ.
– Perfekte. Mi ne demandos vin, pri kio temas; mi jam nun asertas, ke temas pri io grava kaj pura.
– Jes.
– Gis morgaŭ.
Oni ĉion faris kiel eble plej bone. Okazis nur unu ŝanĝo; mia patrino trovis la tagon varma kaj ne permesis al ni piediri; ni enbusiĝis apud la domo.
– Ne gravas – diris al mi Jose Dias – ; al ni eblas elbusiĝi ĉe la pordo de Publika Promenejo[27].
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.