La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 65: ŜAJNIGO

Alvenis tiu sabato, alvenis aliaj sabatoj, kaj mi fine ŝatis la novan vivon. Mi alternigadis la hejmon kaj la seminarion. La pastroj estimis min, ankaŭ la junuloj, kaj Escobar min estimis eĉ pli ol la junuloj kaj la pastroj. Post kvin semajnoj, mi preskaŭ rakontis al li miajn suferojn kaj esperojn; Capitu detenis min.

– Escobar estas tre amika al mi, Capitu!

– Sed li ne estas mia amiko.

– Eble li estos; li jam diris, ke li venos ĉi tien por koni panjon.

– Ne gravas; vi ne rajtas sciigi sekreton, kiu ne estas nur via, sed ankaŭ mia, kaj mi ne permesas, ke vi diru ion ajn al iu ajn homo.

Tio estis justa, mi silentis kaj obeis. Koncerne ŝiajn pripensaĵojn, mi obeis ankaŭ ion alian, tuj en la unua sabato, kiam mi venis al ŝia hejmo, kaj post kelkaj minutoj da babilado ŝi konsilis min foriri.

– Hodiaŭ vi ne restu ĉi tie pluan tempon; iru vian hejmon, kaj mi tien baldaŭ venos. Kompreneble, S-ino Gloria emas kunesti kun vi longan tempon, se eble la tutan tempon.

Je ĉio ĉi mia amikino montris tian klarvidon, ke mi certe povus ne mencii trian ekzemplon, sed ekzemploj ekzistas por esti menciataj, kaj jen ĉi tiu estas tiel oportuna, ke kaŝi ĝin estus krimo. Gi okazis je la tria aŭ kvara vizito hejme. Post kiam mi respondis mil demandojn pri la efiko de miaj studoj, pri homrilatoj, pri disciplino, pri eventuala doloro kaj pri sana dormado, pri ĉio, kion patrina amemo inventas por senpaciencigi filon, mia patrino konkludis, turnante sin al Jose Dias:

– S-ro Jose Dias, ĉu vi ankoraŭ dubas, ĉu li fariĝos bona pastro?

– ViaMoŝto...

– Kaj vi, Capitu – interrompis mia patrino, dum ŝi turnis sin al la filino de Padua, kiu sidis kune, en la ĉambro – , ĉu vi ne opinias, ke nia Benĉjo fariĝos bona pastro?

– Mi pensas, ke jes, sinjorino – Capitu respondis, konvinkoplene.

Al mi ne plaĉis la konvinkopleno. Tion mi diris al ŝi, en la sekvanta mateno, en ŝia korto, kiam mi rememorigis ŝiajn parolojn en la antaŭa tago kaj mi unuafoje ĵetis al ŝi sur la vizaĝon, ke ŝi montris ĝojon, ekde mia iro al la seminario, dum mi vivadis elĉerpita de resopirado. Capitu ekprenis tre seriozan mienon kaj demandis al mi, kiel mi volus, ke ŝi kondutu, konsiderante, ke oni suspektas pri ni; ankaŭ ŝi havis senkonsolajn noktojn, kaj la tagoj, en ŝia hejmo, estis same malĝojaj kiel miaj; mi demandu pri tio al ŝiaj patro kaj patrino. La patrino eĉ rekomendis per vualitaj vortoj, ke ŝi ne plu pensu pri mi.

– Ĉe S-ino Gloria kaj S-ino Justina mi montras min nature gaja, por eviti la penson, ke la suspekto de Jose Dias estas vera. Male, ili decidus ankoraŭ pli disigi nin, kaj eble ne plu akceptus min... Al mi sufiĉas nia ĵuro, ke ni geedziĝos.

Prave; ni devus ŝajnigi por nuligi ĉian ajn suspekton, kaj samtempe ĝui la tutan antaŭan liberecon kaj trankvile konstrui nian estontecon. Sed la ekzemplo kompletiĝas per tio, kion mi vidis la postan tagon, je tagmanĝo; dirante al onklo Cosme, ke ŝi ankoraŭ emas vidi, per kiu mano mi benos la popolon en meso, mia patrino rakontis, ke antaŭ kelkaj tagoj, dum ŝi parolis pri junulinoj, kiuj edziniĝas en frua aĝo, ŝi aŭdis de Capitu: “Nu, mian edzinigan ceremonion nepre gvidos pastro Benĉjo; mi atendas lian ordniĝon!” Onklo Cosme ridis pri tiu ŝerco, Jose Dias ne malridis, nur kuzino Justina sulkigis la frunton kaj rigardis min demande. Rigardinte ĉiujn, mi ne eltenis la sintenon de la kuzino, kaj mi fervore manĝis. Sed mi mismanĝis; mi estis tiel kontenta pro tiu granda ŝajnigo de Capitu, ke mi plu vidis nenion, kaj tuj post la tagmanĝo mi rapidis mencii al ŝi la interparolon kaj laŭdi al ŝi la ruzecon. Capitu danke ridetis.

– Vi pravas, Capitu – mi konkludis – ; ni trompos ĉiujn.

– Ĉu ne? – ŝi diris, naive.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.