La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 93: AMIKO KONTRAŬ MORTINTO

Koncerne la alian homon, kiu havis kontraŭan influon, tiu estis mia kolego Escobar, kiu dimanĉe antaŭtagmeze venis al Matacavalos. Amiko tiel anstataŭis mortinton, kaj tia amiko, ke dum ĉirkaŭ kvin minutoj li tenis mian manon inter siaj manoj, kiel se li ne vidus min de longaj monatoj.

– Ĉu vi vespermanĝos kun mi, Escobar?

– Ja por tio mi venis.

Mia patrino dankis por lia amikeco al mi kaj li tre ĝentile respondis, kvankam iom heziteme, kiel se mankus al li tuja eldiro. Vi jam vidis, ke ne tiel estis, ke la parolo lin obeis, sed homo ne estas ĉiam sama, ĉiumomente. Resume, li diris, ke li min estimas pro miaj bonaj ecoj kaj rafinita edukiteco; en la seminario ĉiuj min estimis, kaj ne alie povus esti, li aldonis. Li insistadis pri edukiteco, pri bonaj ekzemploj, “pri la dolĉa, rara patrino”, kiun la ĉielo al mi donis... Ĉio ĉi per stumbla, tremanta voĉo.

Ĉiuj ekŝatis lin. Mi estis tiel kontenta, kvazaŭ Escobar estus inventaĵo mia. Jose Dias ĵetis al li du superlativojn, onklo Cosme du kartludojn kaj kuzino Justina ne trovis difekton por atribui al li; jes, poste, en la dua aŭ tria dimanĉo, ŝi venis konfesi al ni, ke mia amiko Escobar estas iom entrudiĝema kaj havas ian polican rigardon, tiel ke al li nenio restas nerimarkita.

– Tiel ŝajnas liaj okuloj – mi klarigis.

– Mi ne neas, ke tiel ili ŝajnas.

– Ili estas pensemaj okuloj – opiniis onklo Cosme.

– Certe – aldiris Jose Dias; – tamen, eble S-ino Justina iom pravas. La fakto estas, ke unu afero ne kontraŭas la alian, kaj pripensemo tute bone akordiĝas kun natura scivolemo. Li ŝajnas scivolema, li ja ŝajnas, sed...

– Almili ŝajnas tre serioza junulo – diris mia patrino.

– Precize! – konfirmis Jose Dias, kiu ne emis malkonsenti kun ŝi.

Kiam mi raportis al Escobar tiun opinion de mia patrino (kaj mi kompreneble flankenlasis la aliajn), tiam mi konstatis, ke lia plezuro estas eksterordinara. Li dankis, dirante, ke tio estas bonvolemo, kaj li same laŭdis mian patrinon kiel sinjorinon seriozan, dignan kaj junan... Kiomaĝa ŝi estas?

– Jam pli ol kvardekjara – mi malprecize respondis, pro vanteco.

– Neeble! – ekkriis Escobar. – Kvardekjara! ŝi ne aspektas eĉ tridekjara; ŝi estas tre juna kaj bela. Do, oni vidas, al kiu vi similas, kun tiuj okuloj de Dio donitaj; ili estas tute egalaj al ŝiaj okuloj. Ĉu ŝi vidviniĝis antaŭ longe?

Mi rakontis tion, kion mi sciis pri la vivoj ŝia kaj de mia patro. Escobar atente aŭskultis, plu demandis, petis klarigojn pri faktoj forgesitaj aŭ nur konfuzaj. Kiam mi diris, ke mi nenion memoras pri la kamparo, de kie mi venis en tro frua aĝo, tiam li rakontis al mi du-tri rememoraĵojn de sia trijara aĝo, ankoraŭ nun freŝaj. Kaj ĉu vi ne intencas reveni la kamparon?

– Ne, ni nun jam ne revenos. Rigardu, tiu negro, kiu tie iras, venis de tie. Tomas!

– Mastreto!

Ni staris en la legomplantejo de mia domo, kaj la negro laboris; li venis al ni kaj atendis.

– Li estas edziĝinta – mi diris al Escobar. – Kie estas Maria?

– Si muelas maizon, sinjoro.

– Ĉu vi ankoraŭ memoras pri la kamparo, Tomas?

– Mi ja memoras, sinjoro.

– Bone, iru for.

Mi montris alian, unu plian, ankoraŭ alian, ĉi tiu Pedro, tiu Jose, tiu alia Damiao...

– Ĉiuj literoj de la alfabeto, interrompis Escobar. Efektive, ili estis malsamaj literoj, kaj nur tiam mi rimarkis tion; mi montris aliajn sklavojn, unujn kun la samaj nomoj, kaj oni distingis ilin per moknomo persona, kiel Joao Kolera, Maria Grasa, aŭ per nacia nomo, kiel Pedro Bantuo, Antonio Mozambiko...

– Kaj ĉu ĉiuj loĝas ĉi-hejme? – li demandis.

– Ne, unuj perlaboras surstrate, aliaj estas luigataj. Ne eblis teni ĉiujn hejme. Kaj ne ĉiuj venis de la kamparo; plejparte ili restis tie.

– Kio mirigas min estas tio, ke S-ino Gloria tuj kutimiĝis loĝi en urba domo, kie ĉio estas malvasta; tie ĉio estis kompreneble vasta.

– Mi ne scias, sed ŝajne jes. Panjo posedas aliajn domojn pli grandajn ol ĉi tiu; ŝi tamen diras, ke ŝi mortos ĉi tie. La aliaj estas luigataj. Unuj estas sufiĉe grandaj, ekzemple tiu ĉe Strato Quitanda...

– Tiun mi konas; ĝi estas bela.

– Ŝi havas aliajn en Rio Comprido[57], en Nova Urbo[58], unu en Catete...

– Neniam mankos al vi ŝirmejoj – li konkludis, kun simpatia rideto.

Ni paŝis al la fundo. Ni preterpasis la tollavejon; ĉi tie li haltis momenton, rigardis la ŝtonon por batado de tolaĵoj kaj faris komentojn pri higieno; poste, ni plu iris. Mi ne memoras nun pri tiuj komentoj; mi memoras nur, ke ili estis spritaj, kaj mi ridis, ankaŭ li ridis. Mia gajeco vekis lian kaj la ĉielo tiel bluis kaj la aero tiel helis, ke ankaŭ naturo ŝajne ridis kun ni. Tiaj estas la bonaj momentoj en ĉi tiu mondo. Escobar esprimis tiun akordiĝon de interno kun ekstero per vortoj tiel elegantaj kaj altnivelaj, ke mi emociiĝis; poste, rilate al morala beleco, kiu alĝustiĝas al korpa beleco, li denove parolis pri mia patrino, “duobla anĝelo”, li diris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.