La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 102: EDZINA

Prezentu al vi ian horloĝon, kiu havus nur pendolon, sen ciferplato, tiel ke oni ne povus vidi la skribitajn horojn. La pendolo iradus de unu flanko al la alia, sed neniu ekstera signo montrus la fluadon de tempo. Tia estus tiu semajno en Tijuca.

Foje ni revenis al pasinta tempo kaj ni amuziĝis per rememorado de niaj malĝojoj kaj tragedioj, sed eĉ tio estis rimedo ne eliri el ni mem. Tiel ni denove travivis nian longan atendadon kiel amindumantoj, la adoleskajn jarojn, la akuzon menciitan en la unuaj ĉapitroj, kaj ni ridis pri Jose Dias, kiu konspiris por nia disiĝo kaj fine festis nian kuniĝon. Kelkfoje ni konsideris la eblecon malsupreniri, sed la destinitaj matenoj estis ĉiam pluvaj aŭ sunaj, kaj ni atendadis nuban tagon, kiu obstinis ne veni.

Tamen, mi trovis, ke Capitu iom senpacience emis malsupreniri. Si konsentis resti, sed parolis pri sia patro kaj pri mia patrino, pri manko de novaĵoj, pri tio, pri alio, ĝis ni iom malpaciĝis. Mi demandis, ĉu ŝi jam enuas de mi.

– Ĉu mi?

– Sajne.

– Vi estos ĉiam infaneca – ŝi diris, prenante al mi la vizaĝon inter la manoj kaj tre alproksimigante siajn okulojn al miaj. – Ĉu do mi atendis dum tiom da jaroj kaj ekenuas post sep tagoj? Ne, Benĉjo; mi ĉi tion diras ĉar tiel fakte estas, mi pensas, ke eble ili volas vidi nin kaj imagas ian malsanon, kaj miaflanke mi konfesas, ke mi emas vidi paĉjon.

– Ni do iros morgaŭ.

– Ne; ĝi okazu dum nuba vetero – ŝi ride respondis.

Mi akompanis ŝin en rido kaj parolo, sed plu daŭris senpacienco, kaj ni malsupreniris en suna tago.

La gajeco, kun kiu ŝi surmetis sian edzinan ĉapelon kaj la edzina sinteno, kun kiu ŝi donis al mi la manon por enkaj eliri el la ĉaro, kaj la brakon dum stratirado, ĉio ĉi montris al mi, ke la kialo de senpacienco ĉe Capitu estis eksteraj signoj de la nova stato. Al ŝi ne sufiĉis esti edzino inter kvar muroj kaj kelkaj arboj; ŝi bezonis ankaŭ la ceteran mondon. Kaj kiam mi ekkonsciis pri mi malsupre, paŝante surstrate apud ŝi, starante, rigardante, parolante, tiam mi sentis la samon. Mi elpensis promenojn, por ke oni vidu min, konfirmu tion kaj enviu min. Surstrate, multaj homoj turnis la kapon scivoleme, aliaj haltis, iuj demandis: “Kiuj ili estas?” Kaj iu informito klarigis: “ĉi tiu estas D-ro Santiago, kiu edzinigis antaŭ kelkaj tagoj tiun junulinon, S-inon Capitolina, post longa pasio, ekde infanaĝo; ili loĝas en Gloria, la familio en Matacavalos.” Kaj ili ambaŭ: “ŝi estas alloga junulino!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.