La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
En la sekva tago, mi preterpasis la hejmon de la mortinto, sen eniro kaj sen halto – aŭ, se mi haltis, tio estis nur momenton, eĉ pli mallongan ol ĉi tiu momento, kiam mi ĝin diras. Se mi ne eraras, mi eĉ pli rapidis, timante, ke iu min vokos, kiel hieraŭ. Ĉar mi ne ĉeestos la sepulton, prefere mi restu for, ol apude. Mi plu paŝis kaj mi pensis pri la kompatindulo.
Ni ne estis amikoj, ni eĉ ne konis unu la alian de longa tempo. Koncerne intimecon, kia intimeco eblis inter lia malsano kaj mia sano? Ni havis nelongajn, neproksimajn rilatojn. Mi plu pensis pri ili, mi rememoris kelkajn. Ili ĉiuj resumiĝis al unu polemiko inter ni, antaŭ du jaroj, pri... Vi apenaŭ povos kredi, pri kio. Pri la Milito en Krimeo[56].
Manduca konstante kuŝadis en la domo, surlite, legante, por sin distri. Dimanĉe posttagmeze, la patro vestis lin per malhela kamizolo kaj venigis lin al la fundo de la vendejo, de kie li rigardis segmenton de la strato kaj pasantajn homojn. Ĉi tiu estis lia tuta amuziĝo. Tie mi vidis lin, foje, kaj mi ne malmulte miris; la malsano grade konsumis al li parton de la karno, la fingroj kuntiriĝis; la aspekto certe ne estis alloga. Mi estis tiam dektrijara, survoje al dek kvar. Kiam mi duan fojon vidis lin tie, ni parolis pri la Milito en Krimeo, kiu tiam brulis kaj aperis en la gazetoj, kaj Manduca diris, ke la aliancanoj certe venkos, kaj mi respondis, ke ne.
– Ni do vidos – li rediris. – Justo ne malvenkos en ĉi tiu mondo, tio estas neebla, kaj justo staras kun la aliancanoj.
– Tute ne, pravas la rusoj.
Kompreneble, ni sekvis tion, kion diris la urbaj gazetoj, kiuj transskribis la eksterlandajn, sed eble ĉiu el ni krome opiniis laŭ sia temperamento. Mi ĉiam estis iom moskva, laŭ miaj ideoj. Mi defendis la rusan rajton, Manduca samon faris pri la alianca rajto, kaj en la tria dimanĉo, kiam mi venis en la vendejon, ni denove tuŝis la temon. Tiam Manduca proponis, ke ni interŝanĝu argumentadon skribe, kaj marde aŭ merkrede mi ricevis du paperfoliojn enhavantajn raporton kaj defendon de la rajto de la aliancanoj kaj de suvereneco de Turkio, kiuj finiĝis per ĉi tiu profeta frazo:
“Rusoj ne eniros Konstantinopolon!”
Mi legis ĝin kaj entreprenis refŭton. Mi ne memoras eĉ unu el la uzitaj argumentoj, kaj eble ne interesas koni ilin nun, kiam la jarcento forpasas; sed al mi restis la ideo, ke ili estis nerefuteblaj. Mi mem portis al li mian paperon. Oni venigis min en dormoĉambron, kie li kuŝis sur lito, apenaŭ kovrita per tuko el tolrestaĵoj. Aŭ polemikemo, aŭ iu alia motivo de mi ne komprenata igis min ne senti la tutan naŭzaĵon, kiu venis de la lito kaj de la malsanulo, kaj la plezuro, kun kiu mi donis al li la paperon estis sincera. Flanke de Manduca, kiel ajn naŭzan vizaĝon li tiam havis, la rideto ĝin lumigis kaj mildigis la korpan malsanon. La konvinkiteco, kun kiu li ricevis de mi la paperon kaj diris, ke li legos kaj respondos, estis neesprimeblaj per vortoj niaj aŭ aliulaj, en maniero kompleta kaj vera; ĝi ne estis ekzaltita, ne estis brua, ne havis gestojn, kaj la malsano ne tion permesus; ĝi estis simpla, granda, profunda, senfina venkoĝuo, antaŭ ol scii miajn argumentojn. Li jam havis paperon, inkon kaj plumon apud la lito. Post kelkaj tagoj mi ricevis la refuton; mi ne memoras, ĉu ĝi alportis aŭ ne novaĵojn; fervoro ja kreskis, kaj la finaĵo estis sama:
“Rusoj ne eniros Konstantinopolon!”
Mi rerefutis, kaj de tiam sekvis dum iom da tempo arda polemiko, en kiu neniu el ni cedis kaj ĉiu defendis siajn klientojn forte kaj vigle. Manduca estis pli longa kaj rapida ol mi. Kompreneble, ĉe mi abundis mil aferoj por okupiĝo, nome studado, ripoztempo, familio kaj sano mem, kiu postulis de mi aliajn ekzercojn. Krom stratsegmento je dimanĉaj posttagmezoj, Manduca havis nur tiun militon, temon de la urbo kaj de la mondo, sed neniu pritraktis ĝin kun li. Hazardo donis min al li kiel kontraŭulon; ĉar al li plaĉis skribado, li sin donis al la debato, kiel al nova, radikala kuracilo. Malĝojaj, longaj horoj nun fariĝis mallongaj, ĝojaj; la okuloj mallernis ploradon, se ili eventuale ploris antaŭe. Mi rimarkis tiun lian ŝanĝiĝon eĉ laŭ la sintenoj de la patro kaj de la patrino.
– Vi ne imagas, kiel li nun statas, post kiam vi komencis skribi al li tiujn paperojn – foje diris al mi la posedanto de la vendejo, ĉe la enirpordo. – Li multe parolas kaj ridas. Tuj kiam mi sendas la komizon alporti al vi liajn paperojn, tiam li komencas demandi pri la reago, ĉu ĝi longe prokrastiĝos, ke mi demandu la bubo-portiston, kiam ĉi tiu preterpasos. Dum atendado, li relegas gazetojn kaj notas. Kaj tuj kiam li ricevas viajn paperojn, li plonĝas en legadon, kaj tuj ekverkas respondon. Okazas foje, ke li ne manĝas aŭ malmute manĝas; tial mi volas peti ion, nome ke vi ne sendu ilin je tagmanĝa aŭ vespermanĝa horo...
Unualoke laciĝis mi. Mi komencis prokrasti respondojn, ĝis mi liveris plu neniun; li ankoraŭ obstinis du-tri-foje post mia silento, sed ĉar li ricevis neniun refuton, same pro laciĝo aŭ por ne ĝeni, li entute finis siajn apologiojn. La lasta, kiel la unua, kiel ĉiuj, asertis la saman, ĉarman antaŭdiron:
“Rusoj ne eniros Konstantinopolon!”
Ili efektive ne eniris, nek tiam, nek poste, nek ĝis nun. Sed ĉu la antaŭdiro estos ĉiama? ĉu ili eble iam eniros? Malfacila problemo. Eĉ Manduca mem, por eniri en la tombon, pasigis tri jarojn en dissolviĝado, ĉar certe la naturo, kiel Historio, ne fariĝas senstrebe. Lia vivo rezistis kiel Turkio; se li fine cedis, tio okazis pro manko de alianco, kia la brita-franca, ĉar oni ne povas konsideri tia la simplan konsenton inter medicino kaj farmacio. Li fine mortis, kiel mortas ŝtatoj; en nia aparta okazo, temas pri tio, ne ĉu Turkio mortos, ĉar morto neniun indulgas, sed ĉu rusoj iam eniros Konstantinopolon; tia estis la demando por mia lepra najbaro, sub la malgaja, ŝirita, infektita littuko el tolrestaĵoj...
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.