La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Priamo[75] pensas, ke li estas la plej malfeliĉa el la homoj, ĉar li devis kisi la manon de tiu, kiu mortigis al li la filon. Homero tion rakontas kaj li estas bona aŭtoro, kvankam li tion rakontas verse, sed ekzistas precizaj rakontoj versaj kaj eĉ fuŝversaj. Vi komparu la situacion de Priamo kun la mia; mi ĵus laŭdis la virtojn de viro, kiu ricevis, post morto, tiujn rigardojn... Neeble, ke ia Homero ne prenus el mia situacio pli bonan efekton, aŭ almenaŭ egalan. Ne diru, ke mankas al ni Homeroj, pro tio, kion montris Camoes[76]; tute ne, certe ili mankas al ni, sed la kialo estas, ke Priamoj alvokiĝas al ombro kaj silento. Larmojn, se ili havas tiujn, ili sekigas malantaŭ pordo, tiel ke vizaĝoj aperu puraj kaj trankvilaj; iliaj paroladoj estas ĝojaj kaj ne melankoliaj, kaj ĉio pasas kvazaŭ Ahilo ne mortigus Hektoron.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.