La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
– Donu ĝin al mi, mi emas skribi ion.
Capitu rigardis min, sed per maniero, kiu memorigis min pri la difino de Jose Dias, nome oblikve kaj trompeme; ŝi suprenlevis la rigardon, ne levante la okulojn. Per iom malforta voĉo ŝi demandis al mi:
– Diru al mi ĉi tion, sed parolu vere, mi ne akceptas ŝajnigon; vi respondu kun nuda koro.
– Kion? Diru.
– Se vi devus elekti inter mi kaj via patrino, kiun vi elektus?
– Ĉu mi?
Si al mi jesis.
– Mi elektus... Sed kial elekti? Panjo ne emus demandi tion almi.
– Nu, ja, sed mi demandas. Supozu, ke vi estas en la seminario kaj ricevas la sciigon, ke mi mortos...
– Ne diru tion!
– ... aŭ ke mi mortigos min pro sopiro, se vi ne venos tuj, kaj se via patrino ne konsentus pri via veno, diru al mi, ĉu tiam vi venus?
– Mi venus.
– Ĉu kontraŭ ordono de via patrino?
– Kontraŭ ordono de panjo.
– Ĉu vi flankenlasus seminarion, vian patrinon, ĉion, por ĉeesti mian morton?
– Ne parolu pri morto, Capitu!
Capitu senesprime, senkrede ridetis, kaj per la bambustango skribis sur la grundo vorton; mi alklinis min kaj legis: mensogulo.
Ĉio ĉi estis tiel stranga, ke mi ne trovis respondon. Mi ne trafis la motivon de la skribaĵo, same kiel ne pri la diraĵo. Se al mia kapo venus granda aŭ eta ofendo, tiam eble ankaŭ mi skribus ĝin, per la sama stango, sed mi nenion elpensis. Mi havis la kapon malplena. Samtempe min kaptis la timo, ke iu homo povas aŭdi nin aŭ legi ĝin. Sed kiu, se ni estis solaj? S-ino Fortunata unufoje alvenis ĉe la pordon, sed tuj poste eniris la domon. Kompleta soleco. Mi memoras, ke hirundoj flugis super la korto al la monto de Sankta Teresa[35]; neniu alia. Fore, sonis malprecizaj, konfuzaj voĉoj, surstrate trotado de brutoj, flanke de la domo la pepado de birdoj de Padua. Nenio alia, nur ĉi tiu kurioza fenomeno, ke ŝia skribaĵo ne nur okulumis al mi moke, sed eĉ ŝajne resonis en la aero. Mi tiam havis malican ideon; mi diris al ŝi, ke tamen pastra vivo ne estas malbona, kaj mi povus akcepti ĝin sen granda peno. Kiel venĝo, ĝi estis infaneca; sed mi sentis la sekretan esperon vidi, ke ŝi sin ĵetas al mi kun larmoj. Capitu nur ege malfermis la okulojn kaj fine diris:
– Pastro konvenas, sendube; pli bone ol pastro nur kanoniko, pro la violkoloraj ŝtrumpoj. Viola koloro estas tre bela koloro. Se oni bone pripensas, pli konvenas kanoniko.
– Sed ne eblas fariĝi kanoniko sen antaŭa pastriĝo – mi diris al ŝi, mordante la lipojn.
– Nu; komencu per nigraj ŝtrumpoj, poste venos la violkoloraj. Mi ja ne volas maltrafi vian novmeson; sciigu min kun sufiĉa tempo, ke mi mendu laŭmodan robon, pufan jupon kaj grandajn falbalojn... Sed tiam la modo estos alia. La preĝejo estos granda, tiu de Carmo[36] aŭ Sankta Francisko[37].
– Aŭ Candelaria[38].
– Ankaŭ Candelaria. Iu ajn preĝejo taŭgas, se mi nur ĉeestos la novmeson. Mi aspektos grandioze. Multaj homoj demandos: “Kiu estas tiu ĉarma junulino tie, en tia bela robo?” – “Tiu estas fraŭlino Capitolina, junulino, kiu loĝis en Strato Matacavalos...”
– Loĝis? ĉu vi translokiĝos?
– Kiu scias sian morgaŭan loĝejon? – ŝi diris per milde melankolia tono; sed ŝi tuj reprenis sarkasmon.
– Kaj ĉe la altaro, blanke vestita, kun supra ora mantelo, vi kantadas... Pater Noster...
Ho kiel mi bedaŭras, ke mi ne estas romantika poeto por diri, ke tio estis duelo per ironiaĵoj! Tiuokaze mi priskribus miajn atakojn kaj ŝiajn, la gracion de unu kaj la lertecon de la alia, kaj la fluantan sangon, kaj la furiozon de animo, ĝis ĉi tiu mia lasta bato:
– Do, Capitu, vi ĉeestos mian novmeson, sed je unu kondiĉo.
Kaj ŝi respondis:
– Via pastra moŝto diru ĝin.
– Ĉu vi promesas ion?
– Kion?
– Diru, ĉu vi promesas.
– Ĉar mi ne scias, kio ĝi estas, tial mi ne promesas.
– Se diri la veron, temas pri du aferoj – mi plu diris; ĉar venis al mi plia ideo.
– Ĉu du? Eldiru ilin.
– La unua estas tio, ke vi konfesu nur al mi, por ke mi starigu al vi pentofaron kaj absolvon. La dua estas tio, ke...
– La unuan mi jam promesas – ŝi diris, vidante mian heziton, kaj ŝi aldonis, ke ŝi atendas la duan.
Mi emfazas, ke tio estis al mi peniga, kaj estus preferinde, se ĝi neniam al mi elbuŝiĝus; tiuokaze, mi ne aŭdus tion, kion mi aŭdis, kaj mi ne skribus ĉi tie ion, kio eble trafos nekredantojn.
– La dua... jes... estas tio, ke... Ĉu vi promesas, ke estos mi la pastro, kiu celebros vian edziniĝon?
– Celebros mian edziniĝon? – ŝi diris, iom emociita.
Tuj poste ŝi faligis siajn lipojn kaj skuis la kapon.
– Ne, Benĉjo – ŝi diris – oni devus atendi tro longe, vi ne fariĝos pastro jam morgaŭ, kaj tio postulas multajn jarojn... Vidu, mi promesas ion alian, mi promesas, ke vi baptos mian unuan idon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.