La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Tiel mi agis koncerne la Panegiron pri Sankta Monika, kaj pli: mi metis en ĝin tion, kio mankis pri la sanktulino, kaj krome aferojn, kiuj ne rilatis al ŝi. Vi vidis la soneton, la ŝtrumpojn, la ligilojn, la seminarianon Escobar kaj plurajn aliajn. Nun vi vidos, kio plu elvenis tiun tagon el la flavaj paĝoj de la verketo.
Kara verketo, vi taŭgis por nenio, sed por kio plia taŭgas malnova paro da pantofloj? Tamen, el la paro da pantofloj troviĝas unu kun aromo kaj varmo de du piedoj. Kvankam eluzitaj kaj ŝiritaj, ili ne ĉesas rememorigi, ke homo ilin surmetis matene, je ellitiĝo, aŭ formetis ilin vespere, je enlitiĝo. Kaj se la komparo ne valoras, ĉar pantofloj estas kvazaŭ parto de homo kaj kontaktis liajn piedojn, tamen jen estas ĉi tie aliaj rememoroj, nome ŝtona pavimo de strato, dompordo, aparta fajfo, krianonco de legomvendejo, same kiel tiu, pri kiu mi rakontis en ĉapitro 18. Precize tiam, kiam mi rakontis pri la krianonco de legomvendejo, min tiel tranĉis resopiro, ke mi havis la ideon peti, ke amiko transskribu ĝin muzike, ĉar li estas muzikinstruisto, kaj alglui tion al la rando de la ĉapitro. Poste mi tranĉis la ĉapitron, ĉar alia muzikisto, al kiu mi ĝin montris, naive konfesis al mi, ke li trovis en la skribita peco nenion al li sopirigan. Por ke la samo ne okazu al aliaj profesiuloj, kiuj eventuale legos min, pli bone estas ŝpari al la eldonisto de la libro la penon kaj elspezon de bildo. Vi konstatas, ke mi nenion metis, nek metos. Jam nun mi pensas, ke ne sufiĉas, ke strataj krianoncoj, same kiel seminariaj verketoj, entenu okazaĵojn, homojn kaj sentojn; necesas, ke oni antaŭe konu ilin kaj ilin travivu siatempe, male ĉio estas silenta kaj senkolora.
Sed ni venu al tio, kio plu elvenis el la flavaj paĝoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.