La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 64: UNU IDEO KAJ UNU SKRUPULO

Mi relegas la pasintan ĉapitron kaj venas al mi en la kapon unu ideo kaj unu skrupulo. La skrupulo estas precize ĉi tiu, ke mi skribas ideon, kaj tamen ne ekzistas pli banala ideo sur la tero, kvankam ĝi similas tiun banalaĵon kiel suno lunon, kiujn ĉielo ĉiutage kaj ĉiumonate liveras al ni. Mi flankenlasis la manskribaĵon kaj rigardis la murojn. Vi scias, ke ĉi tiu domo en Engenho Novo, laŭ grandeco, aranĝoj kaj bildoj, estas reprodukto de mia antaŭa domo en Matacavalos. Cetere, kiel mi diris al vi en ĉapitro 2, mia celo per imitado de la alia estis kunligi la du ekstremaĵojn de la vivo, kion mi tamen ne atingis. Do same okazis pri tiu sonĝo en la seminario, eĉ se mi penegis reendormiĝi kaj fakte mi reendormiĝis. De tio mi konkludas, ke unu el la homaj klopodoj estas fermi kaj ege kunpremi la okulojn por peni daŭrigi laŭ malnova nokto la sonĝon rompitan en la nova nokto. Tio estas la banala kaj nova ideo, kiun mi hezitis meti ĉi tien, kaj apenaŭ provizore mi skribas ĝin.

Antaŭ ol fini ĉi tiun ĉapitron, mi venis ĉe la fenestron por demandi al la nokto, kial sonĝoj estas tiel maldensaj, ke ili ŝiriĝas je plej eta malfermo de okuloj aŭ korpturniĝo, kaj ili ne plu daŭras. La nokto ne tuj respondis al mi. Gi estis ĝue bela, la montoj vivadis sub lunlumo kaj la spaco morte silentis. Ĉar mi insistis, ĝi asertis al mi, ke sonĝoj jam ne apartenas al ĝia jurisdikcio. En la tempo, kiam ili loĝis en la insulo donita de Lukiano, kie ĝi havis sian palacon, kaj de kie ĝi eligis ilin kun pluraspektaj vizaĝoj, tiam ĝi povis liveri al mi eblajn klarigojn. Sed tempo ĉion ŝanĝis. Antikvaj sonĝoj emeritiĝis kaj modernaj sonĝoj loĝas en homa cerbo. Ĉi tiuj ne povus imiti la aliajn, eĉ se ili volus; la insulo de sonĝoj, same kiel tiu de amoj, same kiel ĉiuj insuloj de ĉiuj maroj, estas nun objekto de ambicio kaj rivaleco inter Eŭropo kaj Usono.

Tio estis aludo pri Filipinoj. Ĉar mi ne amas politikon, kaj eĉ malpli internacian politikon, tial mi fermis la fenestron kaj mi entreprenis la finon de ĉi tiu ĉapitro por iri dormi. Nun mi jam ne aspiras lukianajn sonĝojn, nek alispecajn, naskitajn de memoro aŭ de digesto; sufiĉas al mi kvieta, senluma sonĝo. Morgaŭ matene, en freŝa vetero, mi daŭre plu rakontos mian historion kaj pri tieshomoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.