La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 58: INTERKONSENTO

Okazis, ke unu lundon, kiam mi revenis al la seminario, mi vidis la falon de sinjorino surstrate. Tiaokaze, mia unua gesto devus esti kompata aŭ rida; ĝi estis nek tia, nek alia, ĉar (kaj ĉi tion mi ja emis eldiri en la latina lingvo) ĉar la sinjorino portis tre purajn ŝtrumpojn kaj ne makulis ilin, ŝi portis silkajn ŝtrumpligilojn kaj ne perdis ilin. Pluraj homoj ekpretis helpi, sed ili ne havis tempon por ŝin starigi; ŝi ekstaris tre hontigita, skuis sin, dankis kaj paŝis en proksiman straton.

– Tiu gusto imiti la francinojn de Strato Ouvidor[43] – al mi diris Jose Dias, irante kaj parolante pri la falo – estas evidenta eraro. Niaj junulinoj devas paŝi kiel ili ĉiam faris, malrapide kaj pacience, kaj ne laŭ tiu franceca tiktako...

Mi apenaŭ povis aŭdi lin. La ŝtrumpoj kaj ligiloj de la sinjorino blankiĝis kaj interplektiĝis antaŭ mi, kaj ili iradis, faladis, stariĝadis kaj foriradis. Kiam ni alvenis al la stratangulo, tiam mi rigardis al la alia strato kaj vidis, malproksime, nian mallertulinon, kiu iradis laŭ la sama paŝado, tiktak’, tiktak’...

– Sajne ŝi ne vundiĝis – mi diris.

– Des pli bone al ŝi, sed estas neeble, ke ŝi ne ricevis skrapojn sur la genuoj; tiu lerteco estas ŝajnigo...

Mi supozas, ke li diris “ŝajnigo”; mi restis ĉe “la skrapitaj genuoj”. De tiu momento, ĝis la seminario, mi vidis nenian virinon surstrate, al kiu mi ne deziris falon; pri kelkaj el ili mi divenis, ke iliaj ŝtrumpoj estas glataj kaj la ligiloj striktaj... Eble iu eĉ ne portis ŝtrumpojn... Sed mi tiujn ĉi vidis... Aŭ... Ankaŭ eble...

Mi disŝiradas ĉi tion per tripunktoj por bildigi miajn ideojn, kiuj estis tiel disaj kaj konfŭzaj; certe mi bildigas nenion. La kapo iris varma kaj la paŝado ne estis firma. En la seminario, la unua horo estis neeltenebla. Sutanoj aspektis kiel jupoj kaj memorigis min pri la falo de sinjorino. Jam ne nur unu mi vidis fali; ĉiuj, kiujn mi trovis surstrate nun dum momento montris al mi bluajn ŝtrumpoligilojn; tiuj estis bluaj. Nokte, mi sonĝis pri ili. Amaso da abomenindaj figuroj iradis ĉirkaŭ mi tiktake... Ili estis belaj, jen dikaj, jen maldikaj, ĉiuj diable lertaj. Mi vekiĝis, klopodis forigi ilin per sorĉelpeloj kaj aliaj rimedoj, sed ili revenis tuj post kiam mi reendormiĝis, kaj kun interprenitaj manoj ĉirkaŭ mi, ili formis vastan rondon da jupoj, aŭ ŝvebantaj en la aero, ili pluvigis piedojn kaj krurojn sur mian kapon. Tiel okazis al mi ĝis frua mateno. Mi ne plu dormis; mi preĝis Patroniajn, Maria-preĝojn kaj Kred-preĝojn, kaj ĉar ĉi tiu libro estas pura vero, tial mi konfesu, ke mi devis plurfoje interrompi miajn preĝojn por sekvi en mallumo foran figuron, tiktak’, tiktak’...

Mi tuj reprenis la preĝon, ĉiam meze, por reĝustigi ĝin kiel se ne okazis interrompo, sed certe mi ne kunigis la novan frazon al la antaŭa.

Ĉar la malbono daŭris dum la mateno, mi penis venki ĝin, sed tiamaniere, ke mi ne perdu ĝin komplete. Saĝuloj pri la Sankta Skribo divenu tion. Jen kion. Ne povante forpeli de mi tiujn scenojn, mi decidis fari konsenton inter mia konscienco kaj mia imagemo. Inaj vidaĵoj estos de nun konsiderataj kiel plej efika maniero hardi karakteron kaj fortigi ĝin por la krudaj bataloj de la vivo. Mi ne esprimis tion per vortoj, ne necesis; la interkonsento fariĝis spontane, kun iom da naŭzo, sed ĝi fariĝis. Kaj dum kelkaj tagoj mi mem elvokis la figurojn por fortigi min, kaj mi ne forpelis ilin, escepte de tio, kiam ili mem, lacaj, iris for.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.