La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 11: LA PROMESO

Tuj post kiam mi vidis, ke la adoptito malaperis for de la koridoro, mi forlasis la kaŝlokon kaj kuris al la malantaŭa verando. Mi interesiĝis nek pri larmoj, nek pri tio, kial mia patrino ilin verŝis. La kialo estis probable ŝiaj ekleziaj projektoj, kaj mi klarigos pri la tempo, kiam ili komenciĝis, ĉar tio jam estis malnova historio; ĝi datiĝis de antaŭ dek ses jaroj.

La projektoj venis de la tempo, kiam mi estis koncipita. Ĉar ŝia unua ido mortnaskiĝis, tial mia patrino petis de Dio, ke la dua postvivu, kaj ŝi promesis enkonduki lin en la Eklezion, se li estos virseksa. Eble ŝi antaŭvidis knabinon. Si nenion diris al mia patro, nek antaŭ, nek post kiam ŝi naskis min; ŝi planis tion fari nur kiam mi iros en lernejon, sed ŝi vidviniĝis antaŭ tio. Kiel vidvino, ŝi eksentis sin terurita disiĝi de mi; sed ŝi estis tiel pia, tiel Diotima, ke ŝi havigis al si atestantojn pri la devo, nome ŝi faris konfidencon pri la promeso al parencoj kaj familianoj. Tamen., por prokrasti kiel eble plej longe nian disiĝon, ŝi hejme lernigis min pri la unuaj literoj, pri la latina lingvo kaj pri la doktrino, fare de tiu pastro Cabral, malnova amiko de onklo Cosme, kiu tien venadis kartludi vespere.

Kompromisojn je longaj limtempoj oni facile akceptas; imago faras ilin senfinaj. Mia patrino atendis, ke la jaroj venadu. Tamen, mi iom post iom ŝatis la ideon pri Eklezio; infanaj ludoj, piaj libroj, bildoj pri sanktuloj, hejmaj babiladoj, ĉio konverĝis al la altaro. Kiam ni ĉeestis meson, ŝi ĉiam diradis, ke mi devos lerni pastriĝon, kaj ke mi observu la pastron, ke mi ne forturnu la okulojn de la pastro. Hejme mi ludis la meson – iom kaŝe, ĉar mia patrino diradis, ke meso ne estas amuzafero. Ni aranĝis altaron, Capitu kaj mi. Si ludis la rolon de sakristiano, kaj ni ŝanĝis la riton, tiel ke ni dividis la hostion inter ni; la hostio estis ĉiam dolĉaĵo. En la tempo, kiam ni tiel ludis, tre ofte aŭdiĝis de mia najbarino: “ĉu estos meso hodiaŭ?” Mi jam sciis, kion tio signifas, mi respondis jese, kaj petis hostion laŭ alia nomo. Mi revenis kun ĝi, aranĝis la altaron, misfuŝis la latinan kaj plenumis la ceremonion. Dominus, non sum dignus[20]... Ĉi tion mi devus ripeti trifoje, sed mi eldiris ĝin nur unufoje, tioma estis la frandemo de la pastro kaj de la sakristiano. Ni trinkis nek vinon, nek akvon; la unuan ni ne disponis, la dua forprenus de ni la guston de la mes-oferaĵo.

Lastatempe, oni jam ne parolis al mi pri la seminario, tiel ke mi supozis la aferon finita. Ĉar ne estis alvokiĝo, la dekkvinjara aĝo sugestis prefere la seminarion de la mondo, ol tiun de Sankta Jozefo. Mia patrino ofte rigardadis min kvazaŭ vaganta animo, aŭ ŝi senmotive prenadis mian manon kaj tre premis ĝin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.