La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La ideo fine eliris el la cerbo. Tio okazis nokte kaj mi ne povis dormi, kvankam mi penadis ĝin forpuŝi de mi. Same, neniu nokto al mi tiel rapide pasis. Mateniĝis, kiam mi pensis, ke ankoraŭ estas la unua aŭ dua horo.
Mi elhejmiĝis, supozante, ke tie mi lasus la ideon hejme; ĝi eliris kun mi. Ĉi-ekstere, ĝi havis la saman malhelan koloron, samajn moviĝemajn flugilojn kaj kvankam ĝi flugis, ĝi tamen estis kvazaŭ fiksa; mi portis ĝin sur la retino kaj ĝi ne kovris al mi la eksteraĵon, sed mi ĉion vidis tra ĝi, en koloro pli pala ol kutime, kaj tre efemere.
Mi ne precize memoras la ceteron de la tago. Mi scias, ke mi skribis kelkajn leterojn, aĉetis substancon, kies nomon mi ne diras por ne eksciti ies deziron provi ĝin. Estas vero, ke la apoteko bankrotis; la posedanto fariĝis bankposedanto kaj la banko prosperas. Kiam mi troviĝis kun morto en la poŝo, tiam mi sentis tian ĝojon, kiel se mi gajnus plej altan loteripremion, aŭ eĉ pli, ĉar loteripremion oni elspezas kaj morton oni ne elspezas. Mi iris al la hejmo de mia patrino por adiaŭi, ŝajnigante viziton. Ĉu vere, ĉu iluzie, ĉio tie ŝajnis pli bona en tiu tago, mia patrino malpli malĝoja, onklo Cosme forgesis la koron, kuzino Justina la langon. Mi pace pasigis unu horon. Mi eĉ rezignis pri la intenco. Kion mi bezonis por plu vivi? Neniam plu eliri el tiu domo aŭ ligi tiun horon al mi mem.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.