La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Cetere, en tiu sama tempo mi sentis ian bezonon raporti al iu homo tion, kio okazis inter mi kaj Capitu. Mi ne menciis ĉion, sed nur parton, kaj ricevis ĝin Escobar. Kiam mi revenis al la seminario, merkrede, mi trovis lin malkvieta, li diris al mi, ke li intencis viziti min, se mi restus unu plian tagon hejme. Li kun intereso demandis, kio okazis al mi, ĉu mi tute bone fartas.
– Mi bone fartas.
Li aŭdis, pikante min per la rigardo. Post tri tagoj li diris, ke oni trovas min tre senatenta; konvenis aspekti laŭeble plej bone.
Siaflanke, ankaŭ li havis siajn kaŭzojn por malatenti, sed li klopodis atenti.
– Do, ĉu ŝajnas al vi?...
– Jes, vi foje ŝajnas nenion aŭdi, rigardante al pasintaĵoj; kaŝu tion, Santiago.
– Mi havas kaŭzojn...
– Mi konsentas, oni ne malatentemas senkaŭze.
– Escobar... Mi hezitis; li atendis.
– Kio?
– Escobar, vi estas mia amiko, ankaŭ mi estas via amiko; ĉi tie en la seminario vi estas tiu, kiu plej funde eniris al mi en la koron, kaj ekstere, krom familianoj, mi havas propre neniun amikon.
– Se mi diros la samon – li respondis, ridetante – tiam mi banalos; ĝi ŝajnos ripetaĵo. Sed fakte mi havas ĉi tie rilatojn kun neniu homo, vi estas la unua kaj mi pensas, ke oni jam rimarkis tion; sed tio ne gravas al mi. Emociite, mi sentis, ke la voĉo elŝprucis el mia gorĝo.
– Escobar, ĉu vi kapablas gardi sekreton?
– Se vi tion demandas, tio signifas, ke vi dubas, kaj tiuokaze...
– Pardonu, tio estas nur dirmaniero. Mi scias, ke vi estas serioza junulo, kaj mi agas kvazaŭ mi konfesus al pastro.
– Se vi bezonas absolvon, tiam vi estas absolvita.
– Escobar, mi ne povas fariĝi pastro. Mi estas ĉi tie, miaj familianoj kredas kaj esperas; sed mi ne povas fariĝi pastro.
– Ankaŭ ne mi, Santiago.
– Ĉu ankaŭ ne vi?
– Sekreto kontraŭ sekreto; ankaŭ mi intencas ne fini la kurson; mi emas al komerco, sed nenion diru, absolute nenion; ĝi restu nur inter ni. Kaj ne temas pri tio, ke mi ne estas religiema; mi estas religiema, sed komerco estas mia pasio.
– Nur tio?
– Kio pli?
Mi rondiris dufoje kaj murmuris la unuan vorton de mia tiel malvasta kaj obtuza konfeso, ke eĉ mi mem ne aŭdis ĝin; mi tamen scias, ke mi diris “estas iu...”, kun tripunkto. Iu?... Necesis nenio pli por ke li komprenu. Iu devus esti junulino. Ne pensu, ke li miris vidi min enamiĝinta; li eĉ trovis tion natura kaj denove pikis min per la okuloj. Tiam mi supraĵe rakontis al li tion, kio estis ebla, sed malrapide, por ĝui ripetadon de la temo. Escobar aŭskultis kun intereso; post nia interparolo, li deklaris al mi, ke tio estas sekreto sepultita en tombejo. Li konsilis, ke mi ne fariĝu pastro. Mi ne povus konduki al Eklezio koron, kiu ne apartenas al ĉielo, sed al tero; mi fariĝus malbona pastro, mi eĉ ne estus pastro. Male, Dio protektas la sincerajn; ĉar mi povas sekvi Lin en la mondo, tial tie mi devas resti.
Vi ne povas taksi, kiel min plezurigis mia konfidenco al li. Gi estis kvazaŭ kroma feliĉo. Tiu juna koro kiu aŭdis min kaj konsentis kun mi alportis al ĉi tiu mondo eksterordinaran aspekton. Gi estis granda, bela mondo, la vivo estis bonega kariero kaj mi, nepre protektata de la ĉielo; jen estis mia sento. Rimarku, ke mi ne ĉion diris, eĉ ne la plej bonan parton; mi ne menciis al li la ĉapitron pri la kombado, ekzemple, kaj same aliajn tiajn; sed multon mi rakontis.
Ne necesas diri, ke ni revenis al tiu temo. Ni revenis unufoje, multfoje; mi laŭdis la moralajn ecojn de Capitu, kio konvenis al admiro de seminariano, la simplecon, la modeston, la amon al laboro kaj la religiajn kutimojn. Mi ne menciis la korpajn ĉarmojn ĉar li ne demandis min pri ili, mi apenaŭ sugestis oportunan okazon koni ŝin persone.
– Nun ne eblas, mi diris al li en la unua semajno, kiam mi revenis de la hejmo; Capitu forestos dum kelkaj tagoj ĉe amikino, en Strato Invalidos. Kiam ŝi revenos, vi iros tien; sed vi rajtas iri antaŭe, vi ĉiam rajtas iri; kial vi ne venis vespermanĝi ĉe mi hieraŭ?
– Vi ne invitis min.
– Ĉu do necesas invito? En mia hejmo ĉiuj tre ŝatas vin.
– Ankaŭ mi ŝatas ĉiujn, sed se eblas fari distingon, mi konfesas, ke via patrino estas ĉarmega sinjorino.
– Ĉu ne vere? mi replikis entuziasme.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.