La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
S-ino Sancha, mi petas, ke vi ne legu ĉi tiun libron; aŭ, se vi legis ĝis ĉi tiu punkto, ke vi forlasu la ceteron. Sufiĉas fermi ĝin; plej bone bruligi ĝin, por ke vi ne havu la tenton remalfermi ĝin. Se malgraŭ la averto vi emos sekvi ĝis la fino, tiam kulpos vi; mi ne respondecas pri la malbono, kiu trafos vin. Kion mi jam faris al vi, inkluzive de la gestoj de tiu sabato, tio estingiĝis, ĉar la okazaĵoj, kaj mi kune, forneis mian iluzion; sed kio atingos vin nun, tio estos neforviŝebla. Ne, mia amikino, ne plu legu. Fariĝu iom post iom maljuna, sen edzo kaj sen filino, kaj mi faros la samon, kaj tio ja estas la plej bona faro post junaĝo. Iam ni iros de ĉi tie ĝis la pordo de ĉielo, kie ni troviĝos renovigitaj, kiel novaj plantoj, come Rinovellate di novellefronde[78].
La ceteron ĉe Dante.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.