La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La amikeco de Escobar fariĝis granda kaj fekunda; tiu de Jose Dias ne emis postresti. En la unua semajno li diris al mi hejme:
– Nun estas certe, ke vi tuj eliros el la seminario.
– Kiel?
– Atendu ĝis morgaŭ. Mi kartludos kun ili, pro invito; morgaŭ, en la dormoĉambro, en la doma korto aŭ surstrate, dum irado al meso, mi rakontos al vi tion, kio okazas. Tiel sankta estas la ideo, ke ĝi bone sidos en sanktejo. Morgaŭ, Benĉjo.
– Sed ĉu estas certe?
– Certege!
En la sekvanta tago, li malkovris al mi la misteron. Je unua vido, mi konfesas, ke mi raviĝis. Gi montris ion grandiozan kaj spiritecan, kio tuŝis miajn okulojn de seminariano. Gi estis ne malpli ol tio. Laŭ lia pritakso, mia patrino pentas sian faron, kaj dezirus vidi min ĉi-ekstere, sed ŝi opinias, ke la morala devo post promeso ŝin ligas senkontraŭstare. Necesis rompi tion, kaj tiucele taŭgus la Sankta Skribo, kun sia liberiga povo donita al la apostoloj. Tiel ke li kaj mi iros al Romo peti de la Papo absolvon... Kiel ŝajnas al mi?
– Sajnas al mi bone – mi respondis post kelkaj sekundoj da pripensado. – Eble ĝi estas taŭga rimedo.
– La sola, Benĉjo, la sola! Jam hodiaŭ mi parolos kun S-ino Gloria, mi ĉion komprenigos al ŝi kaj ni povos ekveturi post du monatoj, aŭ eĉ antaŭe...
– Pli bone paroli en la proksima dimanĉo; lasu min antaŭe pensi...
– Ho! Benĉjo! – interrompis la adoptito. – Kion pensi? Kion vi volas... Ĉu mi diru? ĉu vin ne ĉagrenetos ĉi tiu via maljunulo? Kion vi volas, tio estas konsulti iun alian.
Rigore dirite, mi volis konsulti du homojn, nome Capitu kaj Escobar, sed mi emfaze neis, ke mi volas konsulti iun. Kiun do, ĉu la rektoron? Ne estus nature konfidi al li tian aferon. Ne, nek rektoron, nek instruiston, nek iun ajn; mi nur bezonis tempon por pripensi, nome, unu semajnon, dimanĉe mi respondos kaj jam nun mi diris al li, ke la ideo ne ŝajnas al mi misa.
– Ĉu ne?
– Ne.
– Ni do decidu hodiaŭ.
– Oni ne vojaĝas Romon senpripense.
– Kiu buŝon havas, tiu Romon trafas[60], kaj ĉi-okaze demandkapablo estas mono. Nu, vi tute bone povas elspezi por vi mem... Ne por mi; paron da pantalonoj, tri ĉemizojn kaj ĉiutagan panon, ne pli ol tion mi bezonas. Mi agos kiel Sankta Paŭlo, kiu perlaboris sian vivon dum li predikadis la dian parolon. Jen mi ne predikos, sed mi serĉos ĝin. Ni kunportos leterojn de la nuncio kaj de la episkopo, leterojn de kapucenoj... Mi ja scias, ke oni kontraŭdiros tiun ideon; oni diros, ke eblas peti la sendevigon de ĉi-malproksime; sed krom tio, kion mi ne diros, sufiĉas pensi, ke estas multe pli solene kaj bele vidi, ke eniras en Vatikanon, kaj submetiĝas je la piedoj de la Papo la celato mem de la favoro, la promesita levido, kiu petos por sia kormildega kaj dolĉega patrino la sendevigon de Dio. Konsideru la scenon, en kiu vi kisas la piedon de la princo de apostoloj; Lia Sankta Moŝto, kun evangelia rideto, sin klinas, demandas, aŭskultas, absolvas kaj benas. Anĝeloj vin kontemplas, la Virgulino rekomendas al sia sanktega filo, ke plenumiĝu ĉiuj viaj deziroj, Benĉjo, kaj ke ĉio, kion vi amos surtere estu egale amata en la ĉielo...
Mi plu ne diros, ĉar necesas fini la ĉapitron, kaj li ne finis la paroladon. Li tuŝis ĉiujn miajn sentojn de katoliko kaj de amanto. Mi vidis, ke senpeziĝas la animo de mia patrino, mi vidis feliĉa la animon de Capitu, ambaŭ hejme, kaj mi kun ili, kaj li kun ni, ĉio pro eta vojaĝo al Romo, kies situon mi nur geografie sciis; ankaŭ spirite mi sciis ties situon, sed tute ne sciis la distancon disde la volo de Capitu. Jen estas la esenca punkto. Se Capitu trovos ĝin malproksima, mi ne iros; sed necesis konsulti ŝin kaj same pri Escobar, kiu liveros al mi bonan konsilon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.