La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mi estis enironta en la vizitĉambron, kiam mi aŭdis, ke oni parolas mian nomon, kaj mi kaŝis min post la pordo. La domo estis tiu de Matacavalos, la monato novembro, la jaro ja iom delonge pasinta, sed mi ne ŝanĝos la datojn de mia vivo nur por plaĉi al tiuj, kiuj ne amas malnovajn rakontojn; la jaro estis 1857.
– S-ino Gloria, ĉu vi persistas en la ideo meti nian Benĉjon[10] en seminarion? Jam estas tempo, kaj nun eble jam estos unu malfacilaĵo.
– Kiu malfacilaĵo?
– Granda malfacilaĵo.
Mia patrino scivolis pri la afero. Jose Dias, post kelkaj momentoj da koncentriĝo, venis por vidi, ĉu iu ĉeestas en la koridoro; li ne rimarkis min, revenis kaj flustre diris, ke la malfacilaĵo troviĝas en la apuda domo, en la domo de familio Padua.
– La familio Padua?
– De iom da tempo mi intencas tion diri al vi, sed mi ne aŭdacis. Ne ŝajnas al mi konvene, ke nia Benĉjo restadu en la ĉambranguloj kun la filino de la “Testudo”, kaj jen estas la malfacilaĵo, ĉar se ili firmigas la amindumadon, tiam vi devos multe batali por ilin disigi.
– Mi ne konsentas. En la ĉambranguloj?
– Temas pri dirmaniero. Sekretumante, ĉiam kune. Benĉjo preskaŭ neniam forestas de tie. La junulino estas malprudenta; la patro ŝajnigas, ke li ne vidas; al li konvenas, ke la aferoj okazos tiamaniere, ke... Mi komprenas vian sintenon; vi ne kredas pri tiaj kalkuloj, ŝajnas al vi, ke ĉiuj homoj havas puran animon...
– Sed S-ro Jose Dias, mi ofte vidas la etulojn dum ludado, kaj mi neniam vidis ion suspektindan. Sufiĉas la aĝo; Benĉjo estas apenaŭ dekkvinjara. Capitu[11] fariĝis dekkvarjara en la pasinta semajno; ili estas du infanoj. Ne forgesu, ke ili kreskis kune, de la tempo de tiu granda inundo, antaŭ dek jaroj, kiam la familio Padua tiom multe perdis; de tiam originis niaj rilatoj. Ĉu do mi devus pensi?... Frato Cosme, kion vi opinias?
Onklo Cosme respondis per “Ba!”, kio, en vulgara traduko, signifas: “Tio estas imagaĵo de Jose Dias; la etuloj amuziĝas; mi amuziĝas; kie estas la triktrako?”
– Jes, mi pensas, ke vi eraras.
– Eble, mia sinjorino. Dio volu, ke vi pravas; sed kredu, ke mi ne parolis antaŭ longa ekzamenado...
– Ĉiuokaze, estas tempo – interrompis mia patrino – mi metos lin en seminarion senprokraste.
– Nu, ĉar vi ne forlasis la ideon fari lin pastro, tiam oni gajnis la ĉefan parton. Benĉjo certe kontentigos la dezirojn de sia patrino. Krome, la brazila eklezio havas altajn destinojn. Oni ne forgesu, ke episkopo[12] prezidis la Konstituciantan Asembleon kaj ke Pastro Feijo[13] regis la Imperion...
– Li fuŝe regis! – interrompis onklo Cosme, cedante al malnovaj politikaj malamoj.
– Pardonu, doktoro, mi defendas neniun, mi citas. Mi nur volas diri, ke la pastraro ankoraŭ havos grandan rolon en Brazilo.
– Vi volas ja nur venkon en ludo; jen, prenu la triktrakon. Koncerne la knabon, se li devos pastriĝi, tiam fakte estas pli bone, ke li ne komencu fari mesojn post la pordoj. Sed vidu bone, franjo Gloria, ĉu nepre necesas fari lin pastro?
– Tio estas promeso, ĝi plenumiĝu.
– Mi scias, ke vi promesis... Sed tia promeso... mi dubas... Mi pensas, ke post longa konsidero... Kion vi opinias, kuzino Justina?
– Mi?
– Estas vere, ke ĉiu homo pli bone scias pri si mem – plu diris onklo Cosme – Dio scias pri ĉiuj. Tamen, tia promeso, post tiom da jaroj... Sed, kio okazas, franjo Gloria? Ĉu vi ploras? Ej! Ĉu tio indas larmojn?
Mia patrino blovpurigis la nazon kaj ne respondis. Kuzino Justina, se mi bone memoras, stariĝis kaj iris al ŝi. Sekvis longa silento, dum kiu mi preskaŭ eniris la ĉambron, sed alia, pli granda forto, alia emocio... Mi ne povis aŭdi la parolojn, kiujn ekdiris onklo Cosme. Kuzino Justina admonis: “Kuzino Gloria! Kuzino Gloria!” Jose Dias pardonpetis: “Se mi scius, mi ne parolus, sed mi parolis pro respekto, pro estimo, pro korinklino, por plenumi amaran devon, amaregan devon...”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.