La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
En la seminario... Ah! mi ne rakontos pri la seminario, kaj por tio ne sufiĉus unu ĉapitro. Ne, mia amika sinjoro; iun tagon, ja, eble mi verkos resumon de tio, kion mi tie vidis kaj vivis, pri homoj al kiuj mi rilatis, pri kutimoj, pri ĉio cetera. Kiam tiu verkiga jukado kaptas homon je la kvindekjara aĝo, tiam ĝi ne plu malaperas. En junaĝo eblas, ke homo resaniĝu de ĝi; kaj se mencii proksiman kazon, jen ĉi tie, en la seminario, mi havis kunulon, kiu verkis versojn kiel tiuj de Junqueira Freire[39], kies monahpoeta libro estis ĵus aperinta. Li ordiniĝis; post kelkaj jaroj mi renkontis lin en la aorejo de Sankta Petro kaj petis, ke li montru al mi la novajn versojn.
– Kiujn versojn? – li iom mire demandis.
– Viajn. Ĉu vi do ne memoras, ke en la seminario...
– Aha! – li ridetis.
Li ridetis, kaj dum li plu serĉadis en malfermita libro, pri la horo, kiam li devos kanti en la sekvonta tago, li konfesis al mi, ke li ne plu versumis post la ordiniĝo. Tio estis jukado de junaĝo; li gratis sin, tio malaperis, sufiĉis. Kaj li proze parolis al mi pri multenombraj ĉiutagaĵoj, pri la vivpenado, pri prediko de pastro X... pri ebleco de posteno kiel vikario en Minas[40].
Kontraŭ tio sin tenis alia seminariano, kiu ne sekvis la karieron. Lia nomo estis... Ne necesas diri lian nomon; sufiĉas la afero. Li verkis Panegiron pri Sankta Monika, kiu estis laŭdita de iuj homoj kaj tiam legita de seminarianoj. Li ricevis permeson por presigi ĝin kaj dediĉis ĝin al Sankta Aŭgusteno. Ĉio ĉi estas malnova historio; lastatempe, en 1882, kiam mi ĉeestis fakoficejon de Ministerio de Maraj Aferoj, tie mi trovis ĉi tiun mian kolegon, kiu fariĝis estro de administra sekcio. Li forlasis la seminarion, forlasis beletron, edziĝis kaj ĉion forgesis, escepte de la Panegiro pri Sankta Monika, nome ĉirkaŭ dudek naŭ paĝoj, kiujn li disdonadis laŭ la vivo. Ĉar mi bezonis kelkajn informojn, mi petis lin, kaj ne eble estus trovi pli taŭgan kaj pretan bonvolemon; li ĉion liveris al mi klare, ĝuste, abunde. Kompreneble, ni babilis pri pasinta tempo. Personaj rememoroj, studaj okazaĵoj, banalaj incidentoj, libro, verbo, moto, la tuta malnova temaro eliĝis, kaj ni kune ridis kaj kune suspiris. Dum iom da tempo ni revivis nian antikvan seminarion. Ĉu pro la ligiĝo al ĝi, ĉu pro nia tiama juneco, la rememoroj kunportis tian feliĉan povon, ke se ia ajn malfavora ombro ekzistis en la pasinteco, tamen ĝi nun ne aperis. Li konfesis, ke li plu kontaktis neniun el la seminariaj kunuloj.
– Ankaŭ mi, preskaŭ neniun; post ordiniĝo, ili kompreneble revenis en siajn ŝtatojn, kaj la ĉi tieaj prenis forajn vikariajn postenojn.
– Bona tempo! – li suspiris.
Kaj post iom da pripensado li fiksis sur min ŝvelintajn, obstinajn okulojn kaj demandis al mi:
– Ĉu vi konservis mian Panegiron?
Mi ne sciis kion diri; mi provis movi la lipojn, sed mi ne havis parolon; fine mi demandis:
– Panegiron? Kiun panegiron?
– Mian Panegiron pri Sankta Monika.
Mi ne tuj memoris, sed la klarigo devus sufiĉi; kaj post kelkaj momentoj da mensa serĉado, mi respondis, ke mi longe ĝin konservis, sed pro domŝanĝoj, vojaĝoj...
– Mi portos al vi unu ekzempleron.
Antaŭ ol pasis dudek kvar horoj, li venis ĉe mian hejmon, kun la verketo, malnova, dudeksesjara verketo, malpura, makulita de la tempo, sed sen manko de peco, kaj kun manskribita respektoplena dediĉo.
– Ĉi tiu estas la antaŭlasta ekzemplero – li diris al mi – nun restas al mi nur unu, kaj ĉi tiun mi povas donaci al neniu alia.
Kaj ĉar li vidis, ke mi foliumas la volumeton:
– Vidu, ĉu vi memoras iun pecon – li diris.
Dudek ses jaroj da intertempo mortigas pli intimajn, aktivajn amikecojn, sed tio estus ĝentilaĵo, tio estus preskaŭ karito, se mi rememorus iun paragrafon; mi legis unu el ili, akcentante iujn frazojn por doni al li la impreson, ke ili ehas en mia memoro. Li konsentis, ke ili estas belaj, sed li preferis aliajn, kaj montris ilin.
– Ĉu vi bone memoras?
– Perfekte, Panegiro pri Sankta Monika\ Kiel ĉi tio revenigas la jarojn de mia junaĝo! Mi neniam forgesis la seminarion, kredu. La jaroj pasas, okazaĵoj venas, unuj post aliaj, kaj ankaŭ sentoj, kaj venis novaj amikoj, kiuj same poste foriris, tia estas vivoleĝo... Nu, mia kara kolego, nenio forviŝis tiun tempon de nia kunvivado, la pastrojn, la lecionojn, la ripozpaŭzojn... Niajn ripozpaŭzojn, ĉu vi memoras? Pastro Lopes, ho pastro Lopes...
Kun la rigardo en la aeron, li certe aŭdis min, kaj nature li aŭdadis, sed diris al mi ununuran diron, kaj nur post iom longa silento, retenante la okulojn kaj suspiron!
– Ĉi tiu mia Panegiro daŭre plaĉas al homoj!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.