La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 145: REVENO

Nu, jam en ĉi tiu domo, mi estis unu tagon min vestanta por tagmanĝo kaj ricevis karton kun ĉi tiu nomo:

Ezequiel A. de Santiago.

– Ĉu la homo tie staras? – mi demandis al la servisto.

– Jes, sinjoro; li atendas.

Mi ne tuj, tuj iris; mi igis lin atendi dek aŭ dek kvin minutojn en la vizitĉambro. Nur poste mi ekpensis, ke decas ia rapidemo kaj alkuro, ĉirkaŭbrakoj, paroloj pri la patrino. Elirinte el la dormoĉambro, mi prenis sintenon patrecan, nome de ia patro duone milda, duone kruda, duone “Dom Casmurro”. Veninte en la vizitĉambron, mi renkontis junulon, kun la dorso turnita al mi, rigardantan la buston de Masiniso, kiu bilde pendis sur la muro. Mi ne moviĝis; li estis neniu alia, ol mia antikva, juna kunulo en la seminario Sankta Jozefo, iom malpli altstatura, malpli korpulenta, kaj escepte de la koloro, kiu estis viveca, la sama vizaĝo de mia amiko. Li moderne sin vestis, kompreneble, kaj la manieroj estis malsamaj, sed la ĝenerala aspekto reproduktis la mortinton. Tiu estis li mem, la perfekta, la vera Escobar. Tiu estis la amanto de mia edzino; tiu estis la ido de sia patro. Li portis funebran veston pro la patrino; ankaŭ mi portis nigran veston. Ni sidiĝis.

– Paĉjo ne montras diferencon, laŭ la lastaj portretoj – li diris al mi.

La voĉo estis tiu sama de Escobar, la akĉento estis franca. Mi klarigis al li, ke fakte mi malmulte diferencas de tio, kio mi estas, kaj mi komencis fari aron da demandoj, por eviti tro da paroloj kaj tiel regi mian emocion. Sed tio ja animis lian vizaĝon kaj mia kolego de seminario ĉiam pli reaperis el la tombejo. Jen li estas ĉi tie, antaŭ mi, kun la sama rido kaj pli granda respektemo; entute, la sama komplezemo kaj la sama ĉarmo. Li senpaciencis vidi min. La patrino multe parolis pri mi, ŝi eksterordinare laŭdis min, kiel plej puran homon en la mondo, kiel plej indan je amo.

– Ŝi mortis bela – li finis.

– Ni tagmanĝu.

Se vi supozas, ke la tagmanĝo estis amara, tiam vi eraras. Gi ja havis ĝenajn minutojn, vere; komence, doloris min, ke Ezequiel fakte ne estas mia filo, ke li ne kompletigas, nek daŭrigas min. Se la junulo similus la patrinon, tiam eblus al mi ĉion akcepti, facile, ĉar ŝajnis, ke li disiĝis de mi en la antaŭa tago, li memorigis min pri sia knabaĝo, pri scenoj kaj diraĵoj, pri la irado al la kolegio...

– Ĉu paĉjo ankoraŭ memoras, kiam vi kondukis min al la kolegio? – li ride demandis.

– Ĉu mi do ne memorus?

– Gi situis en Lapa; mi iradis afliktegita kaj paĉjo ne haltis, vi tiregis min, kaj mi kun miaj kruretoj... Jes, mi akceptas.

Li prezentis la glason, por ke mi enverŝu proponitan vinon, li trinkis unu gluton kaj plu manĝis. Ankaŭ Escobar tiel manĝis, kun la vizaĝo klinita super la teleron. Li raportis al mi pri la vivo en Eŭropo, pri la studoj, aparte pri arkeologio, kiu estis lia pasio. Li ame parolis pri antikva tempo, li raportis pri Egiptio kaj ties miloj da jarcentoj, sen konfuziĝo koncerne ciferojn; li posedis la aritmetikan kapon de sia patro. Kvankam la ideo pri aliula patreco estis al mi jam familiara, mi tamen ne ŝatis la renaskiĝon. Foje mi fermis la okulojn por ne vidi gestojn, por vidi nenion, sed la diableto parolis kaj ridis kaj la mortinto parolis kaj ridis pere de li.

Ĉar ne ekzistis alia ebleco ol resti kun li, tial mi ja fariĝis patro. La ideo, ke li eble vidis iun bildon pri Escobar, kiun Capitu senatente kunportis kun si, ne venis al mi en la kapon, kaj se ĝi enirus, ĝi ne restus tie. Ezequiel kredis min, kiel li kredis la patrinon. Se Jose Dias estus vivanta, tiam li trovus, ke li estas mia persono mem. Kuzino Justina volis vidi lin; sed ĉar ŝi estis malsana, ŝi petis, ke mi konduku lin tien. Mi bone konis tiun parencinon. Mi pensas, ke la deziro vidi Ezequiel celis esplori, ĉu plenumiĝis la malneto, kiun ŝi eble iam vidis en la knabo. Tiu estus lasta regalaĵo; mi evitis ĝin ĝustatempe.

– Si fartas tre malbone – mi diris al Ezequiel, ĉar ĉi tiu emis viziti ŝin, iu ajn emocio eble mortigos ŝin. – Ni vizitos ŝin kiam ŝi pli bone fartos.

Ni ne vizitis ŝin; morto forportis ŝin post malmulte da tagoj. Si ripozas ĉe la Eternulo, aŭ iel ajn. Ezequiel vidis ŝian vizaĝon en la ĉerko kaj ne rekonis ŝin, memkompreneble, ĉar tute aliaspekta ŝin igis la jaroj kaj la morto. Survoje al la tombejo, li iom post iom rememoris amason da aferoj, iun straton, iun turon, iun pecon de plaĝo, kaj li plene ĝojis. Tiel okazis ĉiam, kiam li revenis hejmen, je vesperiĝo; li raportadis al mi siajn rememorojn pri stratoj kaj domoj. Li miris, ke multaj el ili estas la samaj, kiujn li lasis, kiel se domoj mortus en knaba aĝo. Post ses monatoj, Ezequiel parolis al mi pri vojaĝo al Grekio, al Egiptio kaj al Palestino, nome scienca vojaĝo, promeso farita al iuj amikoj.

– Kiuseksaj amikoj? – mi ride demandis. Li honte ridetis, kaj respondis, ke virinoj estas estuloj tiel alvokiĝaj al modo kaj ĉiutagaĵoj, ke ili neniam komprenos ruinaĵon de antaŭ tridek jarcentoj. Ili estis du kolegoj de la universitato. Mi promesis al li monrimedojn kaj tuj donis la unuan bezonatan monon. Mi diris al mi, ke unu el la sekvoj de kaŝaj amaferoj de lia patro estas, ke mi pagu la arkeologiaĵojn de la filo; prefere trafu lin lepro... Kiam ĉi tiu penso trairis al mi la cerbon, tiam mi sentis, ke mi estas tiel kruela kaj perversa, ke mi kaptis la junulon kaj volis premi lin kontraŭ mia koro, sed mi haltis; poste, mi rigardis al li la vizaĝon, kiel oni agas ĉe vera filo; la okuloj, kiujn li direktis al mi estis dolĉaj kaj dankemaj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.