La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Ĉe la enirejo kaj surstrate, mi ankoraŭ interne konsideris, ĉu li efektive suspektis ion, sed mi pensis, ke ne, kaj mi ekpaŝis. Mi iris kontenta pri la vizito, pri la ĝojo de Capitu, pri la laŭdoj de Gurgel, tiel ke mi ne tuj atentis voĉon, kiu min vokis:
– S-ro Benĉjo! S-ro Benĉjo!
Kiam la voĉo laŭtiĝis kaj ĝia eliginto venis ĉe la pordon, nur tiam mi haltis kaj vidis, kio okazas kaj kie mi estas. Mi estis jam sur Strato Matacavalos. La domo estis modesta, malriĉa fajencovendejo; ĝiaj pordoj estis duone fermitaj kaj la homo min vokanta estis kompatinda, grizhara, malriĉe vestita viro.
– S-ro Benĉjo – li diris al mi, plorante – ; ĉu vi scias, ke mia filo Manduca mortis?
– Ĉu li mortis?
– Li mortis antaŭ duonhoro; oni sepultos lin morgaŭ. Mi ĵus sciigis vian patrinon kaj ŝi faris al mi la kariton sendi florojn por ornami la ĉerkon. Mia kompatinda filo! Li devis morti, kaj oportune li mortis, la kompatinda, sed malgraŭ ĉio, ĝi doloras. Kian vivon li havis! Antaŭ kelkaj tagoj li memoris pri vi kaj demandis, ĉu vi estas en la seminario... Ĉu vi volas vidi lin? Eniru, vidulin...
Estas al mi penige diri ĉi tion, sed prefere mi peku per troa ol per maltroa ago. Mi emis respondi, ke ne, ke mi ne volas vidi Manduca, kaj mi eĉ ekmoviĝis por forkuri. Tio ne estis timo; en alia okazo eble mi facile, scivoleme enirus, sed nun mi iris tiel kontenta! Vidi mortinton je reveno de amatino... Ekzistas iaj aferoj, kiuj ne alĝustiĝas, nek kombiniĝas. La nura informo estis jam granda konsterno. Ĉiuj miaj oraj ideoj perdis la koloron kaj la metalon kaj transformiĝis en malhelan, malbelan cindron, kaj mi distingis plu nenion. Mi supozas, ke mi parolis pri urĝo sed probable mi ne klarvoĉe parolis, eĉ ne homvoĉe, ĉar li apogiĝis al la pordokadro, malfermis al mi spacon per gesto, kaj mi, sen decido pri eniro aŭ pri forkuro, lasis la korpon fari tion, kion ĝi povas, kaj la korpo fine eniris.
Mi ne kulpigas la viron; al li, la plej grava tiumomente estis la filo. Sed vi same ne kulpigu min; al mi, plej grava estis Capitu. Domaĝe estis, ke la du okazaĵoj kunvenis en la sama posttagmezo, kaj ke la morto de unu enŝovis la nazon en la vivon de alia. Jen estis la tuta malbono. Se mi preterpasus antaŭe aŭ poste, aŭ se Manduca atendus kelke da horoj por morti, tiam nenia ĝena muziknoto venus interrompi la melodiojn de mia animo. Kial morti precize antaŭ duonhoro? ĉiu horo estas oportuna por forpaso; oni tute bone mortas je la sesa aŭ sepa horo vespere.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.