La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 74: LA LAĈO

En la vizitĉambro, onklo Cosme kaj Jose Dias interparolis, unu side, alia ire-halte. Vidinte Jose Dias, mi memoris tion, kion li diris al mi en la seminario: “ĝis ŝi kaptos iun petolulon en la ĉirkaŭaĵo, kiu edzinigos ŝin...” Tio certe estis aludo al la rajdanto. Tiu rememoro pli intensigis la impreson, kiun mi kunportis de la strato; sed ĉu eble tiu aludo, senkonscie konservita, igis min kredi pri malnaivo en iliaj rigardoj? Mia deziro estis prenegi Jose Dias je la kolumo, puŝi lin al la koridoro kaj demandi, ĉu li parolas vere aŭ hipoteze: sed Jose Dias, kiu haltis, kiam li vidis min eniri, poste plu paŝis kaj parolis. Mi senpacience emis iri al la apuda domo, mi imagis, ke Capitu forlasas la fenestron kaj rapide aperas, por demandi kaj klarigi... Kaj la du homoj interparolis, ĝis onklo Cosme stariĝis por iri al la malsanulino kaj Jose Dias venis al mi, ĉe la alia fenestro.

Antaŭ momento mi deziris demandi al li, kio estas inter Capitu kaj la petoluloj de la kvartalo; nun mi imagis, ke precize tion li venis diri al mi, kaj mi ektimis aŭdi ĝin. Mi emis ŝtopi al li la buŝon. Jose Dias vidis sur mia vizaĝo ian signon de neordinara mieno kaj demandis al mi kun intereso:

– Kio okazas, Benĉjo?

Por ne rigardi lin, mi lasis la okulojn fali. Falinte, la okuloj vidis, ke unu el la laĉoj de la pantalono de la adoptito estas malbutonumita. Kaj ĉar li insistis scii, kio okazas al mi, tial mi respondis, montrante per fingro:

– Atentu la laĉon, butonumu la laĉon.

Jose Dias klinis sin, kaj mi rapidis for.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.