La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Ni ekaŭdis paŝojn en la koridoro, tio estis S-ino Fortunata. Capitu rapide rearanĝis sin, tiel rapide, ke kiam la patrino aperis ĉe la pordo, ŝi skuis la kapon kaj ridis. Nenia makulo de konsterniĝo, nenia kuntiriĝo de honto, sed hela, spontana rido, kiun ŝi klarigis per ĉi tiuj gajaj vortoj:
– Panjo, vidu, kiel ĉi tiu sinjoro frizisto min frizis; li petis permeson fini la frizadon, kaj faris ĉi tion. Vidu, kiajn plektaĵojn!
– Kio pri ili? – diris la patrino, kun abunda favoremo. – Ili bone sidas, neniu povus diri, ke ilin faris nespertulo.
– Kio, panjo? Ĉi tio? – rediris Capitu, malfarante la harplektaĵojn. – Fi, panjo!
Kaj per ĉarma, intensa malbonvolemo, kiel ŝi foje kutimis fari, ŝi ekprenis la kombilon kaj glatigis la harojn por refari la frizadon. S-ino Fortunata nomis ŝin ventkapa kaj diris al mi, ke mi ne atentu ŝin, ke tio ne indas, ke tio estas frenezaĵoj de la filino. Si ameme rigardis min kaj ŝin. Poste, ŝajnis al mi, ke ŝi suspektas. Vidante min silenta, enmemiĝinta, alkroĉita al la muro, eble ŝi pensis, ke okazis inter ni io plia ol frizado, kaj ŝi ridetis por kaŝi la penson...
Ĉar ankaŭ mi volis paroli por kaŝi mian staton, tial mi elvokis de interne iujn parolojn, kaj ili tuj respondis, sed karambole, kaj ili plenigis al mi la buŝon, kaj neniu el ili sukcesis eliri. La kiso de Capitu fermis al mi la lipojn. Unu ekkrio, unu simpla artikolo, eĉ se ili plenforte impetis, tamen ne sukcesis rompi de interne. Kaj ĉiuj vortoj revenis en la koron, flustrante: “Jen estas ulo, kiu ne tre prosperos en la mondo, eĉ se tre malmulte lin regos emocioj...”
Tiel, ĉe surprizo de patrina alveno, ni estis du kontraŭuloj, nome ŝi kaŝis per parolo tion, kion mi malkaŝis per silento. S-ino Fortunata tiris min de tiu hezitado, dirante, ke mia patrino alvokas min por la leciono de latina lingvo; pastro Cabral atendis min. Tio estis eliro; mi adiaŭis kaj enkoridoriĝis. Dum foriro, mi aŭdis, ke la patrino admonas la filinon pro ŝiaj manieroj, sed la filino nenion diras.
Mi rapidis al mia dormoĉambro, prenis la librojn, sed ne venis al la lecionĉambro; mi sidiĝis sur la lito, rememorante la frizadon kaj la ceteron. Mi sentis ektremojn, mi suferis forgesemon, kaj tiam mi senkonsciiĝis pri mi kaj pri la ĉirkaŭaĵoj, kaj ekvivis sencele kaj senrimede. Kaj mi rekonsciiĝis, kaj vidis la liton, la murojn, la librojn, la plankon, mi aŭdis sonon ekstere, malprecizan aŭ foran, kaj mi tuj ĉion perdis por senti nur la lipojn de Capitu... Mi sentis ilin kuntiritaj, sub la miaj, same kuntiritaj direkte al ŝiaj, kaj ili kuniĝis. Subite, senpense, senvole, elbuŝiĝis al mi ĉi tiu fiera parolo:
– Mi estas viro!
Mi supozis, ke oni aŭdis min, ĉar la parolo eliĝis laŭtvoĉa, kaj mi alkuris al la pordo de la dormoĉambro. Estis neniu ekstere. Mi revenis internen kaj mallaŭte ripetis, ke mi estas viro. Eĉ nun mi ankoraŭ sentas ĉe la orelo ĝian ehadon. Mia ĝuo pro tio estis grandega. Kolumbo ne ĝuis pli multe, kiam li trovis Amerikon, kaj vi pardonu la banalecon favore al koncerno; efektive, ekzistas en ĉiu adoleskanto ia kaŝita mondo, ia admiralo kaj ia oktobra suno. Aliajn eltrovojn mi poste faris; neniu el ili tiel ravis min. La akuzo de Jose Dias min malkvietigis, same pri la leciono de la malnova kokosarbo, kiel vi vidis, ege konsternis min vidi niajn nomojn strekitajn de ŝi sur la korta muro; nenio egalis la senton de la kiso. Povus esti malvero aŭ iluzio. Se tio estis vera, ĝi estis tamen la ostoj de vero, ne ĝiaj karno kaj sango. Eĉ la manoj, tuŝitaj, kunpremitaj, kvazaŭ kunfanditaj, ne povus ĉion esprimi.
– Mi estas viro!
Kiam mi triafoje ripetis ĉi tion, tiam mi pensis pri la seminario, sed kiel oni pensas pri pasinta danĝero, pri abortita malbonaĵo, pri estingita premsonĝo; ĉiuj miaj nervoj diris al mi, ke viroj ne estas pastroj. La sango same opiniis. Denove mi sentis la lipojn de Capitu. Eble mi tro uzas la kisajn rememorojn; sed resopiro estas tia; ĝi venigas, revenigadas la antikvajn memoraĵojn. Nu, mi supozas, ke el tiu tempo plej dolĉa el ĉiuj rememoraĵoj estis ĉi tiu, plej nova, plej kompreniga, tiu, kiu plej komplete montris min al mi mem. Mi havas aliajn, vastajn kaj multenombrajn, ankaŭ dolĉajn, plurspecajn, multajn intelektajn, same intensajn. Eĉ se mi estus granda homo, iu ajn alia rememoro estus malpli granda ol ĉi tiu.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.