La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 118: LA MANO DE SANCHA

Ĉio finiĝas; ĉi tio estas malnova evidentaĵo, al kiu oni povas aldoni, ke ne ĉio, kio daŭras, daŭras longe. Ĉi tiun duan parton oni ne facile kredas; male, la ideo, ke kastelo el vento daŭras pli longe ol la vento mem, kiu ĝin konsistigas, malfacile produktiĝos en ies kapo, kaj konvenas, ke tiel estu, por ke oni ne rezignu pri tiuj preskaŭ eternaj konstruaĵoj.

Nia kastelo estis fortika, sed unu dimanĉon... En la antaŭa tago ni estis pasigintaj la tutan nokton en Flamengo, ne nur la du nedisigeblaj paroj, sed krome la adoptito kaj kuzino Justina. Tiam Escobar proponis al mi ĉe la fenestro, ke ni iru tien vespermanĝi en la morgaŭa tago; ni devos paroli pri familia projekto, pri projekto por la kvar homoj.

– Ĉu por la kvar? Do, danco.

– Ne. Vi ne povas diveni, kio ĝi estas, kaj mi ne diros. Venu morgaŭ.

Sancha ne forturnis de ni la okulojn, dum la interparolo, ĉe angulo de la fenestro. Kiam la edzo foriris, tiam ŝi venis renkonte al mi. Ŝi demandis, pri kio ni parolis; mi diris, ke pri projekto, kiun mi ne scias; ŝi petis sekreton kaj malkaŝis la aferon: temas pri vojaĝo al Eŭropo post du jaroj. Ŝi diris ĉi tion kun la dorso turnita internen de la ĉambro, preskaŭ flustre. La maro tre forte batis la plaĝon; okazis ondoresaltado.

– Ĉu ni ĉiuj iros? – mi fine demandis.

– Jes.

Sancha levis la kapon kaj kun tia plezuro rigardis min, ke danke al ŝiaj rilatoj kun Capitu mi emis kisi al ŝi la frunton. Tamen, la okuloj de Sancha ne invitis al frataj elmontroj, ili ŝajnis varmaj kaj severaj, ili alion esprimis, kaj tuj poste ili foriris de la fenestro, kie mi restis, rigardante la maron, penseme. La nokto estis hela.

De tie mi serĉis la okulojn de Sancha, ĉe la piano; mi trovis ilin survoje. La kvar okuloj haltis kaj restis unuj antaŭ la aliaj, unuj atendantaj, ke la aliaj preterpasu, sed neniuj preterpasis. Tio okazas surstrate inter du obstinuloj. Sindeteno nin disigis; mi denove turnis min eksteren. Kaj tiel mi ekfosis en la memoron, ĉu iam mi rigardis ŝin kun tiu sama esprimo, kaj mi dubis. Pri nur unu afero mi estis certa, nome, ke iam mi pensis pri ŝi kiel pri bela pasanta nekonatino; sed tiam, certe ŝi divenis... Eble la simpla penso relumis ekstere de mi, kaj ŝi forkuris ĝenite aŭ hontigite, kaj nun, per nevenkebla movo... Nevenkebla; ĉi tiu vorto ŝajnis beno de pastro en meso, kiun oni ricevas kaj interne ripetas.

– Morgaŭ la maro estos defia, – diris al mi la voĉo de Escobar, apud mi.

– Ĉu vi iros en la maron, morgaŭ?

– Mi kutime iras en pli danĝerajn marojn, multe pli danĝerajn. Vi ne povas imagi, kio estas bela maro en danĝera momento. Necesas lerte naĝi, kiel mi, kaj posedi ĉi tiajn pulmojn, li diris, batante la bruston, kaj ĉi tiajn brakojn; palpu ilin.

Mi palpis al li la brakojn, kvazaŭ tiujn de Sancha. Genas min ĉi tion konfesi, sed mi ne rajtas ĝin forviŝi; tio estus fortondi veraĵon. Mi ne nur palpis ilin kun tiu ideo, sed eĉ sentis alion: mi trovis ilin pli dikaj kaj pli fortaj ol la miaj kaj mi ilin enviis; krome, ili sciis naĝi.

Je foriro, mi ankoraŭ okule parolis al la dommastrino. Sia mano tre premis la mian, kaj pli longe ol kutime.

Modestemo tiam sugestis, same kiel nun, ke mi konsideru tiun geston de Sancha kiel konfirmon al la projekto de la edzo kaj kiel dankon. Tiel devus esti, sed aparta fluidaĵo, kiu al mi trakuris la tutan korpon deturnis de mi tiun konkludon. Mi sentis ankoraŭ la fingrojn de Sancha inter la miaj, en reciproka premado. Tio estis momento de kapturniĝo kaj peko. Gi rapide pasis laŭ la horloĝo de tempo; kiam mi alproksimigis la horloĝon al la orelo, tiam moviĝis nur la minutoj de virto kaj racio.

– ... Ĉarmega sinjorino – Jose Dias konkludis paroladon.

– Ĉarmega! – mi ripetis kun iom da ardo, sed mi tuj ĝin moderigis: – Fakte, ĉarma vespero!

– Tiaj certe estas ĉiuj vesperoj en tiu hejmo – plu diris la adoptito. – Ne ĉi-ekstere; ĉi-ekstere la maro furiozas; aŭskultu.

Oni aŭdis la malkvietan maron – kiel jam de nia hejmo – la resaltado de ondoj estis granda kaj de malproksime oni vidis la kreskadon de ondoj. Capitu kaj kuzino Justina, kiuj iris antaŭe, haltis ĉe kurbo de la plaĝo kaj ni kvar kune plu iris, babilante; sed mi misbabilis. Ne eblis tute forgesi la manon de Sancha kaj la interŝanĝon de niaj rigardoj. Jen mi pensis pri ili ion, jen alion. Diablaj momentoj alternis kun diaj minutoj kaj la horloĝo tiel montradis jen mian damniĝon, jen mian saviĝon. Jose Dias adiaŭis nin ĉe la pordo. Kuzino Justina dormis ĉe ni; ŝi foriros morgaŭ, post la tagmanĝo kaj meso. Mi retiriĝis en mian kabineton kaj tie mi restis pli longe ol kutime.

La portreto de Escobar, kiun mi tie havis, apud tiu de mia patrino, parolis al mi kvazaŭ li mem. Mi sincere kontraŭbatalis la impulsojn, kiujn mi kunportis de Flamengo; mi rifuzis la figuron de la edzino de mia amiko kaj mi nomis min mallojala. Krome, kiu povus aserti, ke estis ia intenco en tiu speco de adiaŭa gesto kaj en la antaŭaj? ĉio povus ligiĝi al la interesiĝo pri nia vojaĝo. Sancha kaj Capitu estis tiel amikaj, ke estus plia plezuro por ili la kunvojaĝado. Eĉ se troviĝis iu seksa intenco, kiu pruvus al mi, ke ĝi ne estis nura fulma sento, destinita al morto dum la nokto kaj dum dormado? Ekzistas kulposentoj, kiuj naskiĝas de tiaj pekoj kaj daŭras ne pli ol tio. Mi alkroĉiĝis al tiu ebleco, kiu kongruis kun la mano de Sancha, kiun mi memore sentis en mia mano, varma kaj longatempa, premata kaj premanta...

Sincere, mi estis malkomforta inter amiko kaj allogo. Eble timemo estis alia kaŭzo de tiu krizo; ne nur ĉielo donas al ni virtojn, sed ankaŭ timemo kaj eĉ hazardo, sed hazardo estas nura neatenditaĵo; plej bona deveno de virtoj estas ĉielo. Tamen, ĉar timemo venas de ĉielo, kaj ĉielo al ni liveras nian konsiston, tial virto, ties ido, estas genealogie el la sama ĉiela sango. Tiel mi cerbumus, se mi povus; sed komence mi vane vagadis. Tio ne estis pasio, nek alvokiĝo. Ĉu ĝi estus kaprico, aŭ kio? Post dudek minutoj ĝi estis nenio, abolute nenio. La portreto de Escobar ŝajnis paroli al mi; mi vidis ĝian sinceran sintenon, mi skuis la kapon kaj allitiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.