La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Post tiu diro, li premis al mi la manojn per la tuta forto de vasta danko, li adiaŭis kaj foriris. Mi restis sola kun la Panegiro, kaj ĝiaj folioj rememorigis min pri io, kio meritas plian ĉapitron. Tamen, antaŭ tio, ĉar ankaŭ mi havis mian Panegiron, tial mi rakontos la historion de soneto, kiun mi neniam faris; tio okazis en la tempo de seminario, kaj la unuan verson vi jen legos:
Ho flor’ĉiela! ho naive pura!
Kiel kaj kial ĉi tiu verso elvenis el mia kapo, tion mi ne scias; ĝi tamen elvenis kiam mi estis en la lito, kiel senpera esprimaĵo, kaj ĉar mi rimarkis, ke ĝi havas mezuron de verso, tiam mi pensis verki laŭ ĝi ion, nome soneton. Sendormemo, tiu muzo kun malfermegitaj okuloj, ne lasis min dormi dum unu-du horoj; jukado stimulis al mi la ungojn kaj mi gratis min per la animo. Mi ne tuj, tuj elektis soneton; komence, mi pensis pri alia formo same koncerne rimon kiel liberan verson, sed fine mi elektis soneton. Gi estis mallonga, taŭga poemo. Koncerne la ideon, la unua verso ne estis ankoraŭ ideo, ĝi estis ekkrio; la ideo venos poste. Tiel, enlite, en tuko, mi poetumis. Mi malkvietis kiel patrino kiu sentas la idon, la unuan idon. Mi estos poeto, mi konkuros kun tiu monaho el Bahia[41], kiu tiam estis ĵus aperinta kaj populara; kiel seminariano, mi versumos pri miaj malĝojoj, kiel li pri siaj en klostro. Mi firme parkerigis la verson kaj ĝin ripetadis mallaŭtvoĉe al la littukoj; sincere, mi trovis ĝin bela, kaj ankoraŭ nun ĝi ne ŝajnas al mi malbona:
Ho flor’ĉiela! ho naive pura!
Kiu estis la floro? Capitu, kompreneble; sed ĝi povus esti virto, poezio, religio, iu ajn alia koncepto al kiu koncernus la metaforo pri floro, kaj floro ĉiela. Mi atendis la ceteron, daŭre deklamante la verson, jen kuŝante sur la dekstra flanko, jen sur la maldekstra; fine, mi restis surdorse, kun la okuloj alplafone, sed eĉ tiel nenio plia venis. Tiam mi ekpensis, ke plej laŭdataj sonetoj estas tiuj, kiuj finiĝas per ora ŝlosilo, nome per verso elstara laŭ senco kaj laŭ formo. Mi pensis skulpti unu tian ŝlosilon, konsiderante, ke ĉar la fina verso rezultas kronologie de la dek tri antaŭaj, ĝi certe ne havos la laŭdindan perfektecon; mi imagis, ke tiaj ŝlosiloj estas fandataj antaŭ la seruro. Tiel mi decidis verki la lastan verson de la soneto, kaj post longa ŝvitado, fariĝis ĉi tiu:
Je kostfde vivo, venko en batalo!
Sen vanteco, kaj parolante kvazaŭ pri aliula verso, ĝi estis grandioza verso. Sendube belsona. Kaj ĝi enhavis penson, nome pri venko je kosto de la vivo mem, do alta kaj nobla penso. Eble ĝi ne estis novaĵo, sed same ne vulgara; kaj ankoraŭ nun mi ne scias, laŭ kiu mistera vojo ĝi eniris en tiel junaĝan kapon. Tiutempe mi trovis ĝin sublima. Mi deklamis la oran ŝlosilon unufoje, multfoje; poste mi sinsekve ripetis la du versojn kaj pretis interligi ilin per la ceteraj dek unu mezaj. Konsiderante la lastan verson, la ideo nun ŝajnis al mi ne reprezenti Capitu; ĝi estos justeco. Estis pli propre diri, ke en lukto pro justeco eventuale oni perdas la vivon sed venkas la batalon. Venis al mi en la kapon ankaŭ akcepti batalon en natura senco, kaj fari ĝin lukto pro patrolando, ekzemple: tiuokaze, ĉiela floro estus libereco. Ĉi tiu koncepto tamen, ĉar la poeto estis seminariano, eble estus ne same oportuna kiel la unua, kaj mi pasigis kelkajn minutojn antaŭ ol elekti unu aŭ la alian. Mi preferis justecon, sed fine mi definitive akceptis novan ideon, karitaton, kaj mi deklamis la du versojn, ĉiun laŭ ĝia maniero, unu mole:
Ho ĉiela flor! ho naive pura!
Kaj la alian tre vigle:
Je kostfde vivo, venko en batalo!
Mi havis la impreson, ke produktiĝos perfekta soneto. Bone komenci kaj bone fini ne estas banale. Por plonĝi en inspiron, mi ekmemoris iujn famajn sonetojn, kaj rimarkis, ke plej multaj el ili estas tre facilaj; ties versoj fluis unuj el la aliaj, kune kun la ideo mem, tiel nature, ke oni eĉ ne scias, ĉu la ideo ilin produktis, ĉu ili starigis la ideon. Tiam mi revenadis al mia soneto, kaj denove mi ripetadis la unuan verson kaj atendadis la duan; la dua ne alvenis, nek tria, nek kvara; alvenis neniu. Mi ekkoleris, kaj plurfoje mi konjektis ellitiĝi kaj preni inkon kaj paperon; eble se mi skribus, tiam la versoj alvenus, sed...
Laca de atendado, mi havis la ideon ŝanĝi la sencon de la lasta verso, per la simpla transmeto de du vortoj, ĉi tiel:
Venko en viv’, je kosto de batalo!
La senco fariĝis precize mala; sed eble tio ja alportos inspiron. Tiuokaze, ĝi estus ironio; se oni ne praktikas karitaton, tiam eblas venki en vivo, sed oni malvenkas en la ĉiela batalo. Mi akiris novajn fortojn kaj atendis. Mi ne disponis pri fenestro, se mi havus ĝin, eble mi petus de la nokto ideon. Kaj kiu scias, ĉu la malsupre lumantaj lampiroj ne estos por mi kvazaŭ stelaj rimoj, kaj ĉi tiu viva metaforo ne liveros al mi la fuĝantajn versojn, kun iliaj kunsonantaj vortoj kaj propraj sencoj?
Vane mi laboris, serĉis, plukis, atendis, ne alvenis la versoj. Post tiu tempo mi proze verkis kelkajn paĝojn kaj nun mi kunmetas ĉi tiun rakonton, kaj mi ne trovas grandan malfacilon verki, ĉu bone, ĉu malbone. Tamen, gesinjoroj, nenio min konsolas pri tiu soneto, kiun mi ne faris. Sed, ĉar mi kredas, ke sonetoj naskiĝas plenfaritaj, kiel odoj kaj dramoj kaj ceteraj artaĵoj, laŭ metafizika kialo, tial mi fordonas ĉi tiujn du versojn al la unua senokupa homo, kiu ilin volas. Iun dimanĉon, aŭ en iu pluva tago, aŭ en kamparo, en iu ajn distriĝa okazo, li povos klopodi eligi la soneton. Sufiĉas liveri al ĝi ideon kaj plenigi la mankantan mezaĵon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.