La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 70: POST LA MESO

Mi ankoraŭ preĝis, krucosignis, fermis la meslibron kaj ekpaŝis al la pordo. Ne estis multe da homoj sed la preĝejo ankaŭ ne estas granda, kaj mi ne povis tuj, tuj eliri, sed nur malrapide. Estis viroj kaj virinoj, junaj kaj maljunaj, silkoj kaj indienoj kaj probable belaj kaj malbelaj okuloj, sed neniun mi vidis. Mi celis la pordon, en la ondo, aŭdante salutojn kaj flustrojn. En la preĝeja vestiblo, kie estiĝis lumo, mi haltis kaj rigardis ĉiujn. Mi tiam vidis junulinon kaj viron, kiuj iris el la preĝejo kaj haltis; kaj la junulino rigardis min dum ŝi parolis al la viro, kaj la viro rigardis min, dum li aŭdis la junulinon. Kaj atingis min ĉi tiuj paroloj:

– Sed kion vi volas?

– Mi volas scii pri ŝi; paĉjo demandu.

Si estis fraŭlino Sancha, la kolegia kunulino de Capitu, kiu volis havi informojn pri mia patrino. La patro venis al mi; mi diris, ke ŝi resaniĝis. Poste ni eliris, li montris sian hejmon, kaj ĉar mi sekvis samdirekte, ni kuniris. Gurgel estis ĉirkaŭ kvardekjara homo, tendenca al ventrodikiĝo, tre komplezema; veninte al la pordo de sia hejmo, li insistis, ke mi tagmanĝu kun li.

– Mi dankas; panjo atendas min.

– Tiuokaze, oni sendos tien negron por sciigi, ke vi restis por tagmanĝi kaj iros poste.

– Alian tagon mi venos.

Fraŭlino Sancha turniĝis al la patro, aŭdis kaj atendis. Si ne estis malbela; oni povis rimarki similecon nur ĉe la nazo, kiu estis ambaŭekstreme dika, sed iuj trajtoj malgraciigas unujn kaj graciigas aliajn. Si portis simplajn vestojn. Gurgel estis vidvo kaj fordonus la vivon pro la filino. Ĉar mi rifuzis la tagmanĝon, tial li invitis min ripozi kelkajn minutojn. Mi ne povis rifuzi kaj mi supreniris. Li volis scii mian aĝon, miajn studojn, mian fidon, kaj li konsilis min koncerne la eblecon fariĝi pastro; li diris al mi la adresnumeron de la vendejo, Strato Quitanda. Fine mi adiaŭis, li venis ĝis la plataĵo de la ŝtuparo; la filino transdonis salutojn al Capitu kaj al mia patrino. De sur la strato mi supren rigardis; la patro staris ĉe fenestro kaj faris al mi larĝan adiaŭan geston.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.