La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Survoje ni renkontis la Imperiestron, kiu venis de la Medicina Lernejo. La buso en kiu ni veturis haltis, same kiel ĉiuj veturiloj; la pasaĝeroj eliris surstraten kaj deprenis la ĉapelon, ĝis la preterpaso de la imperiestra kaleŝo. Kiam mi revenis al mia sidloko, tiam mi kunhavis mirindan ideon, nome la ideon iri ĝis la Imperiestro, ĉion rakonti, kaj peti de li intervenon. Mi ne konfidus ĉi tiun ideon al Capitu. “Se Lia Moŝto petos, tiam panjo cedos”, mi pensis.
Mi prezentis al mi la Imperiestron en aŭskultado, en pripensado, kaj fine en jesado, en konsento, ke li ja parolos al mia patrino; mi kisis lian manon, larmante. Kaj mi tuj troviĝis hejme, atendante, ĝis kiam mi aŭdis la gardosoldatojn kaj la rajdotaĉmenton; jen estas la Imperiestro! Jen la Imperiestro! ĉiuj homoj venis ĉe la fenestrojn por vidi lin pasi, sed li ne preterpasis. La kaleŝo haltis ĉe nia pordo, la Imperiestro elpaŝis kaj envenis. Granda malkvieto en la ĉirkaŭaĵo: “La Imperiestro venis en la domon de S-ino Gloria! Pri kio temas? Kio okazis?” Nia familio ekstere akceptis lin; mia patrino estis la unua, kiu kisis al li la manon. Tiam, la Imperiestro, ridante, ne veninte en la vizitĉambron, aŭ fakte veninte en ĝin – mi ne precize memoras, la sonĝoj ja estas ofte konfuzaj – petis de mia patrino, ke ŝi ne faru min pastro – kaj ŝi promesis, ke ne, flatite kaj obee.
– Medicinon, kial vi ne igas lin studi medicinon?
– Se tio plaĉas al Via Moŝto.
– Igu lin studi medicinon; ĝi estas bela kariero, kaj ni havas ĉi tie bonajn profesorojn. Ĉu vi neniam vizitis nian Lernejon? ĝi estas bela Lernejo. Ni jam havas unuarangajn kuracistojn, indajn flankestari apud la plej bonaj en eksterlando. Medicino estas granda scienco, sufiĉas tio, ke oni resanigas homojn, konas malsanojn, ilin kontraŭbatalas, ilin venkas... Vi mem eble jam vidis miraklojn. Via edzo mortis, sed la malsano estis nekuracebla kaj li ne zorgis pri si... Gi estas bela kariero. Sendu lin al nia Lernejo. Faru tion pro mi, ĉu? ĉu vi volas, Benĉjo?
– Se panjo volas.
– Mi ja volas, filo. Lia Moŝto ordonas.
Tiam la Imperiestro, denove etendis la manon por kiso kaj eliris, kun ni ĉiuj, la strato homplena, la fenestroj plenplenaj, mirplena silento: la Imperiestro enkaleŝiĝis, klinis sin kaj mane adiaŭis, dirante ankoraŭfoje: “Medicino, nia Lernejo”. Kaj la kaleŝo ekiris inter envioj kaj dankoj.
Ĉion ĉi mi vidis kaj aŭdis. Ne, la imagemo de Ariosto ne estas pli fekunda ol tiu de infanoj kaj amantoj, kaj la rigardo al neeblo ne bezonas ion alian ol angulon en omnibuso. Mi konsoliĝis dum iom da tempo, eble dum minutoj, ĝis kiam frakasiĝis la plano kaj mi revenis al senrevaj vizaĝoj de miaj kunuloj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.