La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Capitu nun iom post iom eniris en la animon de mia patrino. Ili plej ofte kunvivadis, parolis pri mi, pri suno kaj pluvo, aŭ pri nenio; Capitu iris tien por kudri, matene; foje, ŝi restis por vespermanĝi.
Kuzino Justina ne akompanis la parencinon en tiuj ĝentilaĵoj, sed ne tute malbone traktis mian amikinon. Si estis sufiĉe sincera por paroli tion, kion ŝi sentis pri iu ajn homo, kaj ŝi pri neniu homo sentis ion bonan. Eble pri la edzo, sed la edzo jam mortis; iel ajn, ne ekzistis homo kapabla rivali kun li koncerne estimon, laboremon kaj honestecon, agmanieron kaj spiritakrecon. Ĉi tiu opinio, laŭ onklo Cosme, estis postmorta, ĉar dumvive ili ofte malpacis, kaj dum la lastaj ses monatoj ili disiĝis. Des pli bone por ŝia justemo; laŭdi mortintojn estas maniero preĝi por ili. Eble ŝi ŝatis ankaŭ mian patrinon, aŭ se ŝi ion malbonan pensis pri ŝi, tio estis inter ŝi kaj la dormkuseno. Oni komprenas, ke ŝi laŭŝajne montris al la alia decan estimon. Mi ne pensas, ke ŝi ambiciis iun heredaĵon; tiaj homoj troigas naturajn servojn, fariĝas pli ridemaj, pli sindonaj, multobligas zorgojn, prezentas sin antaŭ ol servistoj. Ĉio ĉi kontraŭis la naturon de kuzino Justina, kiu konsistis el acida kaj protestema karaktero. Ĉar ŝi loĝis en la domo laŭfavore, tial oni komprenas, ke ŝi ne malestimis la posedantinon kaj prisilentis siajn ĉagrenojn, aŭ malbone parolis al ŝi nur al Dio kaj al Diablo.
Se ŝi havis ĉagrenojn pri mia patrino, tio tamen ne estus plia kaŭzo por malami Capitu, kaj cetere ŝi ne bezonus aldonajn kaŭzojn. Tamen, la intimeco de Capitu igis ŝin pli ĝena al mia parencino. Se komence ŝi ne mistraktis ŝin, iom post iom ŝi ŝanĝis sian agmanieron kaj fine evitis ŝin. Ne vidante ŝin, Capitu atenteme demandis pri ŝi kaj ŝin serĉis. Kuzino Justina toleris tiun atentemon. La vivo estas plena de devoj, kiujn oni plenumas, eĉ se oni emas ilin senhonte spiti. Krome, Capitu uzis ian ĉarmon, kiu ensorĉis homojn; kuzino Justina fine ridetis, eĉ se nevole, sed kiam ŝi sidis sola kun mia patrino ŝi trovis ion malbonan por paroli pri la knabino.
Ĉar mia patrino malsaniĝis de febro, kiu minacis mortigi ŝin, tial ŝi volis, ke Capitu servu ŝin kiel flegistino. Kvankam per tio ŝi evitis penigajn zorgojn, tamen kuzino Justina ne pardonis al mia amikino la intervenon. Unu tagon, ŝi demandis, ĉu ŝi ne havas farendaĵojn hejme; alian tagon ŝi eldiris al ŝi ĉi tiun epigramon: “Ne necesas urĝo; kio destiniĝas al vi, tio iam en viajn manojn venos.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.