La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Iom post kiam mi eliris el la tombejo, mi ŝiris la paroladon kaj ĵetis la pecojn tra la pordeto, malgraŭ la klopodoj de Jose Dias por eviti tion.
– Gi nenion valoras – mi diris al li – , kaj ĉar eble mi havos la tenton liveri ĝin por presigo, tial mi tuj detruu ĝin. Gi estas aĉa, ĝi nenion valoras.
Jose Dias longe demonstris la malon, poste li laŭdis la sepulton kaj laste li panegiris pri la mortinto, nome granda animo, aktiva spirito, rekta koro, amiko, bona amiko, inda je la amegema edzino, kiun Dio al li donis... En tiu punkto de la parolado mi lasis lin paroli sola kaj ekcerbumis kun mi mem. Kion mi cerbumis, tio estis tiel malklara kaj konfuza, ke ĝi ne plene stariĝis en mia konscio. En Catete mi haltigis la ĉaron, diris al Jose Dias, ke li iru venigi la sinjorinojn el Flamengo kaj akompanu ilin hejmen; mi iros piede.
– Sed...
– Mi faros viziton.
La motivo estis fini la cerbumadon kaj elekti decidon konvenan al tiu momento. La ĉaro iris pli rapide ol la kruroj; ĉi tiuj povus iri pli aŭ malpli rapide, ili povus mildigi la paŝojn, halti, devojigi sin kaj lasi, ke la kapo laŭvole cerbumu. Mi paŝadis kaj cerbumadis. Mi jam komparis la geston de Sancha en la antaŭa tago kun la malespero hodiaŭa; ili estis neakordigeblaj. La vidvino estis fakte amegema. Tiel tute malfariĝis la iluzio de mia vanteco. Ĉu ne la samo, koncerne al Capitu? Mi denove repensis pri ŝiaj okuloj, pri la pozicio, kiam mi ŝin vidis, pri la amasiĝo de homoj, kiu nature devigus ŝin kaŝi ion, se estus io kaŝenda. Kion ĉi tie mi verkas laŭ logika kaj dedukta ordo estis tamen antaŭe miksaĵo de ideoj kaj sentoj, danke al la skuiĝoj de la ĉaro kaj la interrompoj de Jose Dias. Tamen mi nun rezonadis kaj rememoradis klare kaj bone. Mi konkludis al mi mem, ke la malnova pasia amo ankoraŭ vualis al mi la rigardon kaj igis min deliradi, kiel ĉiam.
Kiam mi alvenis al tiu fina konkludo, tiam mi samtempe alvenis al la hejma pordo, sed mi retroiris kaj denove supreniris laŭ Strato Catete. Ĉu tio estis la duboj, kiuj min afliktis, aŭ la bezono aflikti Capitu per mia longa malfruiĝo? Ni akceptu ambaŭ kialojn; mi longe paŝis, ĝis mi sentis retrankviliĝon kaj mi ekcelis hejmen. Sonis la oka horo en panvendejo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.