La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 112: EZEQUIEL IMITAS

Ne tiel agis Ezequiel. Mi supozas, ke li ne aĉetus venenajn bulaĵojn, sed same ne rifuzus ilin. Li certe kurus post la hundoj por ĵetado de ŝtonoj, ĝis kiam al li permesus la kruroj. Kaj se li havus bastonon, tiam li batus per ĝi. Capitu maltrankviliĝis pro tiu estonta batalanto.

– Li ne heredis tion de ni, kiuj amas pacon – ŝi diris al mi unu tagon – , sed ankaŭ paĉjo, kiam li estis juna, estis tia; panjo tion rakontis.

– Jes, li ne estos ineculo – mi respondis – ; mi trovas en li unu solan malbonan kvaliton, nome li emas imiti aliajn homojn.

– Kiel imiti?

– Imiti gestojn, manierojn, sintenojn; li imitas kuzinon Justina, li imitas Jose Dias; mi jam trovis eĉ manieron de Escobar je la piedoj kaj je la okuloj...

Capitu restis en pensado, rigardante min, kaj fine diris, ke necesas korekti tion en li. Nun ŝi rimarkis, ke fakte tio estas kutimo de la filo, sed ŝajnis al ŝi, ke tio estas sencela imitado, kiel okazas al multaj plenkreskuloj, kiuj prenas al si aliulajn manierojn; kaj por eviti pluan sekvon...

– Ni tamen ne turmentu lin. Ankoraŭ estas tempo por korekti tion en li.

– Estas tempo. Ĉu ankaŭ vi ne agis tiel, kiam iu vin kolerigis?...

– Kiam oni min kolerigis, mi konsentas; knaba venĝo.

– Jes, sed al mi ne plaĉas imitado ĉi-hejme.

– Kaj ĉu tiutempe mi plaĉis al vi? – mi diris, frapetante ŝian vizaĝon.

La respondo de Capitu estis dolĉa, sarkasma rido, unu el tiaj ridoj, kiujn oni ne povas priskribi, nur portreti; poste, ŝi etendis la brakojn kaj ĵetis ilin sur miajn ŝultrojn, tiel gracie, ke ili ŝajnis (malnova imago!) flora kolĉeno. Same mi faris per la miaj kaj mi bedaŭris, ke ne ĉeestas skulptisto, kiu transmetus nian sintenon al marmorpeco. Certe brilus nur la artisto. Kiam homo aŭ homgrupo bone sin tenas, tiam oni ne interesiĝas pri modelo, sed pri la verko kaj plu restas la verko. Ne gravas; tiuokaze ni scius, ke tiuj estas ni.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.