La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 61: LA BOVINO DE HOMERO

Multo elvenis. Mi revidis la unuajn tagojn de disiĝo, malmolajn kaj senbrilajn, malgraŭ la konsolaj paroloj al mi donitaj de la pastroj kaj seminarianoj, kaj tiuj de mia patrino kaj de onklo Cosme, alportitaj de Jose Dias al la seminario.

– Ĉiuj sentas resopirojn – ĉi tiu diris al mi – , sed plej granda sopiro kuŝas nature en la plej granda koro; kaj kiu ĝi estas? – li demandis, montrante per siaj okuloj la respondon.

– Tiu de panjo – mi respondis.

Jose Dias vigle premis al mi la manojn, kaj tuj priskribis la malĝojon de mia patrino, kiu parolis pri mi ĉiutage, preskaŭ ĉiumomente. Ĉar li ĉiam aprobis ŝin, kaj aldonis iun esprimon koncerne la kvalitojn al ŝi donitajn de Dio, tial la sindonemo de mia patrino en tiaj okazoj estis nepriskribebla; kaj li ĉion ĉi rakontis al mi plena de larma miro. Ankaŭ onklo Cosme tre emociiĝis.

– Hieraŭ okazis io interesa. Ĉar mi diris al ŝia Moŝto, ke Dio donis al ŝi ne filon, sed ĉielan anĝelon, tial la doktoro tiel emociiĝis, ke li trovis neniun alian manieron supervenki la ploron krom per unu el tiuj mokaj laŭdoj, laŭ sia persona stilo. Ne necesas diri, ke S-ino Gloria kaŝe sekigis larmon. Alie ŝi ne estus patrino! Kia ameganta koro!

– Sed sinjoro Jose Dias, pri foriro el ĉi tie?

– Tio estas mia afero. Vojaĝo al Eŭropo, jen kio necesas, sed oni povas fari tion post unu, du jaroj, en 1859,1860...

– Tiom malfrue!

– Estus pli bone, se ĝi okazus jam ĉi-jare, sed ni lasu la tempon pasi. Estu pacienca, daŭre studu, oni nenion perdas, se oni foriras el ĉi tie kun iom da scio; krome, eĉ se vi ne fariĝos pastro, seminaria vivo estas utila, kaj nepre indas eniri la mondon ŝmirite per la sanktaj oleoj de teologio...

En tiu momento – mi memoras kvazaŭ ĝi okazas hodiaŭ – , la okuloj de Jose Dias tiel intense brilis, ke mi ekmiregis. Poste la palpebroj falis, kaj tiel ili restis dum momento, ĝis ili releviĝis kaj la okuloj fiksiĝis sur la muron de la korto, kvazaŭ ili mergiĝis en ion, eble en sin mem; poste ili dekroĉiĝis de la muro kaj vagis tra la tuta korto. Mi povus ĉi tie kompari ĝin al la bovino de Homero; ĝi iradis kaj ĝemadis ĉirkaŭ la ĵus naskita ido. Mi ne demandis, kio estas al li, kaj pro honto, kaj pro tio, ke paŝis al ni du instruistoj, unu el ili pri teologio. Kiam ili preterpasis nin, la adoptito, kiu ilin konis, salutis per deca respekto kaj petis informojn pri mi.

– Gis nun oni povas nenion aserti – unu el ili diris – , sed ŝajne li sukcesos.

– Ja tion mi ĵus diris al li – aldonis Jose Dias. – Mi esperas, ke mi ĉeestos lian unuan meson; sed eĉ se li ne ordiniĝos, li nenie ricevus pli bonajn instruojn ol ĉi tie. Por la vojaĝo de la vivo – li konkludis per pli longaj paroloj – li paŝos ŝmirita per la sanktaj oleoj de teologio...

Ĉi-foje, la brilo de la okuloj estis malpli intensa, la palpebroj ne falis al li, kaj la pupiloj ne faris la antaŭajn movojn. Male: li tuta emis atenti kaj demandi: apenaŭ rideto hela kaj amika ŝvebis ĉe liaj lipoj. La instruisto pri teologio ŝatis la metaforon kaj tion diris al li; li dankis kaj klarigis, ke tiaj ideoj al li venis dum babilo; li nek verkas, nek oratoras. Nur mi tute ne ŝatis; kaj tuj post la foriro de la instruistoj mi skuis la kapon.

– Mi ne interesiĝas pri sanktaj oleoj de teologio; mi volas foriri el ĉi tie kiel eble plej rapide, aŭ nun...

– Nun, mia anĝelo, ne eblas; sed eble ĝi okazos multe pli frue ol ni supozas. Kiu scias, en ĉi tiu jaro 58 mem? Mi havas pretan planon kaj mi jam pripensas la vortojn, per kiuj mi ĝin klarigos al S-ino Gloria; mi estas certa, ke ŝi cedos kaj venos kun – Mi dubas, ĉu panjo enŝipiĝos.

– Ni vidos. Patrinoj ĉion entreprenas; sed kun ŝi aŭ sen ŝi, mi estas certa pri nia vojaĝo kaj ĉian ajn klopodon mi faros, kredu. Necesas pacienco. Kaj vi ĉi tie faru nenion, kio pravigas riproĉojn aŭ plendojn; havu mildecon kaj ĉian ŝajnan kontenton. Ĉu vi aŭdis la laŭdon de la instruisto? Tion kaŭzas via bona konduto. Do restu tiel plu.

– Sed 1859 aŭ 1860 estas tro malfrue.

– Gi okazos ĉi-jare.

– Ĉu post tri monatoj?

– Eble ses.

– Ne; tri monatoj.

– Nu, jes. Mi nun havas planon, kiu ŝajnas al mi pli taŭga ol ĉiu alia. Temas pri kombino inter manko de pastra alvokiĝo kaj bezono transiri al alia klimato. Kial vi ne tusas?

– Kial mi ne tusas?

– Ne precize nun, sed mi avertos vin, ke vi tusu, kiam estos necese, laŭgrade, ian sekan tusadon, kaj iom da senapetito; mi rimarkigos al ŝia Moŝto... Ho! ĉio ĉi celas ŝian bonon. Ĉar la filo ne povas servi al la Eklezio, kiel decas, plej taŭga maniero plenumi la volon de Dio estas konduki lin al io alia. Ankaŭ la mondo estas Eklezio por bonuloj...

Tio ŝajnis al mi denove la bovino de Homero, kiel se “ankaŭ la mondo estas Eklezio por bonuloj” estus alia bovino, frato de “sanktaj oleoj de teologio”. Sed mi ne lasis tempon por patrina amemo kaj rediris:

– Ho! Mi komprenas! ŝajnigi, ke mi malsanas por enŝipiĝi, ĉu ne?

Jose Dias iom hezitis, poste li klarigis:

– Montri veraĵon, ĉar sincere, Benĉjo, de monatoj mi suspektas pri via brusto. Lastatempe vi ne bonfartas je la brusto. Kiam vi estis infano, vi suferis febrojn kaj bruan spiradon... Ĉio pasis, sed kelkfoje vi fariĝas pli pala. Mi ne asertas, ke tio estas malsano, sed malsano povas tuj alveni. Subite, povas okazi katastrofo. Tial, se tiu sankta sinjorino ne emos veni kun ni – aŭ por ke ŝi pli rapide venu, mi pensas, ke taŭga tuso... Se tuso fakte alvenos, tiam pli oportune estas ĝin rapidigi. Atendu. Mi avertos...

– Nu, irinte for de ĉi tie, mi ne tuj enŝipiĝu; unue mi eliros, poste ni zorgos pri ŝipveturo; ja enŝipiĝon ni povas prokrasti ĝis la proksima jaro. Ĉu oni ne diras, ke plej taŭga momento estas aprilo aŭ majo? Estu do majo. Unue mi forlasas la seminarion post du monatoj...

Kaj ĉar la eldiro al mi jukis la gorĝon, tial mi rapide turniĝis kaj demandis al li rekte:

– Kiel fartas Capitu?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.