La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 16: LA ANSTATAŬA ADMINISTRANTO

Padua estis oficisto en fako apartenanta al la Ministerio de Milito. Li ne multe enspezis, kaj kostoj estis tiam etaj. Krome, li posedis la domon, kie li loĝis, kiu estis duetaĝa kiel nia, sed malpli granda. Li ĝin aĉetis per premio de duona loteribileto, nome dek milrejsoj. La unua penso de Padua, kiam li premiiĝis, estis aĉeti ĉevalon el Kabo, briliantan ornamaĵon por la edzino, familian porĉiaman tombon, venigi el Eŭropo kelkajn birdojn, ktp; sed la edzino, tiu S-ino Fortunata, kiu jen staras ĉe la malantaŭa dompordo kaj parolas al la filino, alta, fortika, korpulenta kiel la filino, kun la sama kapo, la samaj helaj okuloj, la edzino diris, ke estas pli bone aĉeti la domon kaj rezervi la ceteron por prizorgado de grandaj malsanoj. Padua longe hezitis; fine, li devis cedi al la konsiloj de mia patrino, de kiu S-ino Fortunata petis helpon. Kaj ne nur ĉi-okaze mia patrino helpis ilin; unu tagon ŝi eĉ savis la vivon de Padua. Aŭskultu; la rakonto estas mallonga.

La administranto de la laborfako, kie Padua oficis, devis komisie vojaĝi al Nordo. Ĉu pro regulo, ĉu pro speciala determino, Padua fariĝis anstataŭanto de la administranto, kaj ricevis la koncernan honorarion. Ĉi tiu ŝanĝo en la destino kaŭzis al li ian vertiĝon; ĉi tio okazis antaŭ la dek milrejsoj. Li ne kontentiĝis reformi vestojn kaj manĝoĉambron, sed li sin donis al nenecesaj elspezoj, donacis juvelojn al la edzino, mortigadis porkidon en festotagoj, vidiĝis en teatroj, ekuzis lakledajn ŝuojn. Tiel li vivis dum dudek du monatoj, en supozo pri eterna anstataŭado. Unu vesperon, li venis en nian hejmon afliktita kaj ekscitita, li perdis la lokon, ĉar tiumatene alvenis la efektivulo. Li petis de mia patrino, ke ŝi zorgu pri la kompatinduloj, kiujn li lasos; li ne povus suferi la misfortunon, li sin mortigos. Mia patrino bonkore parolis al li, sed li tute ne atentis.

– Ne, sinjorino, mi ne konsentos pri tia honto! Subigi la familion, retroiri... Mi jam diris, mi min mortigos! Mi ne konfesos al miaj familianoj tian mizeron. Kaj la aliaj homoj? Kion diros najbaroj? Kaj amikoj? Kaj la publiko?

– Kiu publiko, S-ro Padua? Lasu tion; agu virece. Memoru, ke via edzino ne disponas pri alia viro... Kion ŝi faros? Nu, viro... estu vireca, do.

Padua sekigis la okulojn kaj iris hejmen, kie li restadis senforta dum kelkaj tagoj, muta, fermita en la dormoĉambro – aŭ en la korto, apud la puto, kvazaŭ la ideo pri morto obstinas en li. S-ino Fortunata admonis:

– Joĉjo, ĉu vi estas infano?

Sed ŝi tiel ofte aŭdis lin paroli pri morto, ke ŝi ektimis, kaj unu tagon ŝi rapidis peti mian patrinon, ke ŝi bonvolu klopodi savi la edzon, kiu emis sin mortigi. Mia patrino trovis lin apud la puto kaj ordonis, ke li vivu. Kia freneziĝo, aspekti, kvazaŭ li frakasiĝos pro perdo de monkompenso kaj de anstataŭa ofico? Ne, sinjoro, vi devas agi virece, kiel familiestro, imiti la edzinon kaj la filinon... Padua obeis; li konsentis penadi por plenumi la volon de mia patrino.

– Ne temas pri mia volo; ĝi estas via devo.

– Estu do mia devo; mi koncedas, ke tiel estas.

Dum la sekvaj tagoj, li daŭre enkaj eliris el la hejmo, kuntiriĝinta al la muroj, kun la vizaĝo alplanke. Li jam ne estis la sama homo, kiu ĉifadis la ĉapelon por saluti la najbarojn, ridema, kun ŝvebanta rigardo, eĉ antaŭ la anstataŭa ofico. Pasis semajnoj, grade resaniĝis la vundo. Padua ekinteresiĝis pri hejmaj aferoj, prizorgado de birdoj, pri trankvila dormado posttagmeze kaj nokte, pri babilado kaj surstrataj novaĵoj. Sereneco revenis; poste, unu dimanĉon, venis gajo, en la figuroj de du amikoj, kiuj sin proponis ludi kartojn, je poentoj. Li tuj ridis, tuj ŝercis, montris la kutiman mienon; la vundo komplete resaniĝis.

Laŭ la tempopasado, okazis kurioza fenomeno. Padua komencis paroli pri la anstataŭa administrado, ne nur sen nostalgio pro la honorario, sen la honto pri perdo, sed eĉ kun sentemo kaj fiero. Tiu administroperiodo fariĝis la heĝiro, de kiu li kalkuladis antaŭen kaj posten.

– En la tempo, kiam mi estis administranto...

Aŭ:

– Ho jes, mi memoras, tio okazis antaŭ mia administroperiodo, aŭ unu-du monatojn antaŭe... Nu, atendu: mia administrado komenciĝis... Ja, unu monaton kaj duonon antaŭe; ĝi okazis unu monaton kaj duono antaŭe, ne pli.

Aŭ ankoraŭ:

– Precize; tiutempe, mi jam administradis de ses monatoj...

Tia estas la postmorta gusto de anstataŭantaj gloroj. Jose Dias emfaze diris, ke tio estas postvivanta vanteco; sed pastro Cabral, kiu ĉion kondukis al la Sankta Libro, diradis, ke al najbaro Padua, okazis kiel la leciono de Elifaz al Ijob: “Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malŝatu; ĉar Li vundas sed ankaŭ bandaĝas.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.